Atingis la duan lecionon la kurso pri konstitucia juro gvidata de c-ano Giacomo Comincini okaze de la arĝenta jubileo de la Ĉarto de Sabloneto, nome la konstitucio de la Esperanta Civito: deko da tre interesataj stabanoj traktis hieraŭ la analogion kun la federaciaj strukturoj kaj ekzamenis la diferencojn kun aliaj subjektoj. La kurso okazas telematike sub la aŭspicio de Esplora Instituto de Esperantologio.
Hieraŭ la docento emfazis la jurajn novaĵojn de nia konstitucio, ekde la principo de “ius sermonis”, kaj ĝenerale sin esprimis pozitive kiel juristo. La debato kun la studentoj enfokusiĝis pri la reprezentivo, rimarkante la sukcesan strebon de la Civito, tra siaj paktintaj establoj, agnoskigi al esperanto la statuson de vivanta kaj literatura lingvo, dum internaciaj neregistaraj organizoj esperantistaj zorgas precipe pri sia agnosko kiel establo subvenciebla per publika mono same kiel la ceteraj.
Tio kondukis al la demando pri efiko: raŭmistoj pli efike laboras ol tradiciaj movadoj por la prestiĝo de esperanto, aldone konservi kaj progresigi la materian kaj spiritan havaĵon de la esperanta popolo.