La Komitato de la Universala rifuzis trakti nun la buĝeton de la Asocio: tial ke ĉirkaŭ 90% de la Komitato konsistas el reprezentantoj de la landaj asocioj, oni facile deduktus ke la organizo ne plu ĝuas la konfidon de la landaj asocioj mem, kun situacio analoga al tiu de 1932 (ankaŭ tiam pro financaj demandoj) — ĉu vere?
Jes, se krome la Komitato “taskigis” la estraron ĝis la fino de la jaro a) prezenti detale la spezojn de ĉiu fondaĵo kaj fonduso por la jaro 2025, b) prepari buĝeton por la jaro 2027 kiu provas plani por ĉiu enspezo kaj elspezo, inkluzive de la fondaĵoj kaj fondusoj, c) finprepari kaj prezentu la kontojn de la Universalaj Kongresoj de 2022, 2023, 2024 kaj 2025.
Pri ĉi-lasta punkto la Estraro povus eskapi, ĉar la efektiva respondeco apartenas al E@I, al kiu la kongresoj estas adjudikitaj per profesia kontrakto. Sed ĝenerale la afero aspektas survoje al la statuso de “subkontrola administrado”.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto2 2340, septembro 2026