La dankinda patrolo de Civila Esperanta Servo deĵoranta en Lesjoforso estos laŭplane demobilizita fine de junio, post kvarsemajna intensa agado, paralela al la riparado de la tegmento en la sendependa vilaeto nomata La Kukolnesto, fare de faka entrepreno: el la purigado kaj ordigado en la Skandinava Esperanto-Domo ĝis nun rezultis pluraj kvintaloj da rubaĵoj.
Malgraŭ frutempa peto, ne eblis ricevi la akvokonekton fare de la magistrato de Filipstad (en monopola reĝimo), sub la preteksto de oficista libertempo. Tial Esplora Instituto de Esperantologio (ĉefluanto de SED) prokrastas nun la peton, kaj ĝia Komitato pritraktos la proponon pri denunco ĉe la ombudusmano en oportuna momento. Krome, post vizorifuzo por CES-volontulo el Afriko, rezidanto kun regula studenta permeso en eŭropa lando ekster Eŭropa Unio, EIE petos la atenton de la Kapitulo de la Esperanta Civito pri kreskanta malhelpemo de la aŭtoritatoj kontraŭ Esperantio: eble hazardo, eble alio.
Necesas faklaboristoj pri la akvotuboj kaj la elektrosistemo en La Kukolnesto. Post ilia interveno EIE (re)petos la konektojn ĉe la magistrato respektive privata entrepreno. Tiam EIE bezonos denove la helpon de CES: utila estus nova deĵorpatrolo ekde la fino de aŭgusto 2026 dum kvar semajnoj. Per tio La Kukolnesto povus funkcii dum la tuta jaro, se estus iu(j) por sentineli.
La remtera alo estas en ordo, sed necesas interveno de la faka entrepreno por ripari la tegmenton en du punktoj. La kela etaĝo (kun rearanĝita stokejo por malnovaj libroj, gazetoj, diversaj varoj, tial nomata “genizo”) estas grandparte aranĝita, same la malalta etaĝo de la ĉefa alo. Interalie ĝis nun estas rekuperitaj multaj eldonaĵoj vendeblaj tra libroservo, ankaŭ raraj, en valoro de almenaŭ tri mil svisaj frankoj: selekta surbretigo jam okazis en adekvata lokalo, mankas katalogado, same kiel por la restarigotaj biblioteko kaj hemeroteko. La riparoj de la tiea tegmento ankaŭ okazus en septembro.
La aktivigo de La Kukolnesto kaj de la remtera alo estas planita por la fino de septembro 2026, la reaktivigo de la cetero (krom la alta etaĝo, fermita ĝis plena resanigo en 2028, tial nomata “klaŭzuro”) nur en junio 2027, post tria deĵorpatrolo.
La kontrakto kun Esperanta Naturamikaro pri la gastiga servo estas ankoraŭ subskribota: laŭplane ĝi aktivus nur ekde somero 2027, kaj regule en periodoj sen hejtado, inter majo kaj septembro. La inaŭguro de SED estas planita por la 26a de junio 2027, tuj antaŭ la unua semajno de semestro en la akademia jaro 2027/28.