Lingvotestado por ses niveloj dum BET

HeKo 867 5-B, 19 mar 25

Dum Baltiaj Esperanto-Tagoj la 10an de julio 2025 eblos akiri diplomojn laŭ la ses niveloj de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco kaj administrata de Kultura Centro Esperantista, asocia membro de Association of Language Testers in Europe (ALTE, Cambridge).
Por kandidatiĝi necesas aliĝi tra Esperanta Kulturservo antaŭ la 10a de junio, escepte de la nivelo C2, por kiu la aliĝo devas okazi antaŭ la 10a de majo. Antaŭ ol aliĝi endas legi la tekston de direktivo Mühlemann, funkcianta kiel ekzamena regularo.
Por la lingvotestado ne gravas aparta studtitolo: oni mezuras viajn “verdajn globulojn” kaj vi ricevas diplomon konforme al via nivelo. La niveloj estas: enira (A1), fundamenta (A2), intera (B1), kapableca (B2), bakalaŭra (C1), majstra (C2).
La LTSEC-diplomoj estas bezonataj interalie por aspirantoj al postenoj en la konsorcio de la Esperanta Civito. LTSEC preskribas ekzamenojn nur en realo, neniam en virtualo. Lingvotestantoj en BET estos prof. Giorgio Silfer kaj d-ino Perla Martinelli.
Por pli da informoj: kce@esperantio.net

Komentoj

sen. Manuela Blanco

20a Mar 2025 Ĵaŭ - 09h31

Mi havas jam C1-diplomon. Se mi fiaskus en C2, ĉu mi perdus la pagitan kotizon?

c-ano Giorgio Silfer

20a Mar 2025 Ĵaŭ - 09h36

En la specifa kazo de kandidato al C2 kiu jam havas C1-diplomon (do via kazo), oni pagas nur unu fojon. Se la kandidato fiaskas, li refaras la C2-testojn senpage. 
En la universitato, ankaŭ mi sukcesis en la ekzameno pri moderna historio nur la trian fojon, post du fiaskoj. 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.