Direktivo Mühlemann

Pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito

 

Art. 1: Difino 

  1. La Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito (poste: LTSEC) estas transnacia testaro pri la scipovo de esperanto, inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco por Lingvoj (Konsilio de Eŭropo, 2003-2020) kaj agnoskita de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE, 2005).
  2. La kvar fundamentaj karakterizoj de LTSEC estas:
      a) fokuso pri aŭtentaj ĉiutagaj situacioj;
      b) prioritato al la parolaj kapabloj;
      c) testado pri la lerteco de la kandidato utiligi la lingvon ene de la parolkomunumo;
      d) modelo de esperantlingvano kiu estas homo-sociano pli ol homo-asociano.

Art. 2: Ekskluziveco 

  1. La diplomoj laŭ LTSEC (aŭ Civitaj diplomoj) estas la solaj agnoskitaj en la Esperanta Civito.
  2. Kultura Centro Esperantista (poste: KCE) en Svislando estas la sola institucio kiu rajtas organizi lingvotestojn laŭ LTSEC, disdoni Civitajn diplomojn, fiksi la koncernajn kotizojn, kaj delegi al aliaj institucioj teritorie kompetentaj tiujn samajn rajtojn.
  3. Ekde la aprobo de ĉi tiu direktivo la paktintaj establoj agnoskos nur la lingvotestadon laŭ LTSEC kiam diplomo estas necesa aŭ dezirata.
  4. KCE kaj la institucioj delegitaj de KCE ĉesas organizi aŭ gastigi alispecajn lingvotestojn pri esperanto.

Art. 3: Ekvivalento 

  1. Ĉiu persono posedanta diplomon pri esperanto, akiritan antaŭ la instalo de la unua ekzamena komisiono laŭ LTSEC, rajtas peti la ekvivalentan LTSEC-diplomon, kunsendante fotokopion de sia diplomo al KCE.
  2. La ekvivalento por la plej konataj diplomoj en esperanto estas fiksita kiel sekvas:
    1. UEA/ILEI-diplomo (programo 1989): elementa = B.1; meza = B.2;
    2. diplomoj de Franca Esperanto-Instituto (programo 1966): atesto pri lernado: A.2; atesto pri supera lernado = B.1; atesto pri kapableco = B.2; pedagogia atesto = C.1; altaj studoj = C.2;
    3. diplomoj de aliaj Esperanto-Institutoj agnoskitaj ĉe la Akademio de Esperanto (aŭstra, germana, itala ktp): unua grado = A.2; dua grado = B.1; tria grado = B.2 (aŭ C.1 se ĝi kvalifikas por instruado);
    4. KCE-diplomoj: elementa = A.2; meza = B.2;
    5. ITK-diplomoj: alap/elementa = A.2; közép/meza = B.1; felsö/supera = B..2;
  3. Se la diplomito havas du samnivelajn diplomojn el malsamaj institucioj, ilia ekvivalento estas unu diplomo el la tuj posta nivelo: ekz. du diplomoj B.1 (el la germana kaj el la franca institutoj) ekvivalentas al unu diplomo B.2 laŭ LTSEC.
  4. Pri ne menciitaj diplomoj KCE decidos mem la ekvivalenton.
  5. La ekvivalenton donas nur KCE, kontraŭ pago de kotizo, kaj ene de la Mutuala Rabata Sistemo se la diplomito havas la esperantan civitanecon.

Art. 4: Gradoj kaj niveloj

  1. La gradoj elementa (A), meza (B) kaj supera (C) estas diferencigitaj laŭ niveloj en la sekva paragrafo.
  2. La ses niveloj de LTSEC estas A1: enira, A2: fundamenta, B1: intera, B2: kapableca, C1: bakalaŭra, C2: majstra.
  3. La nivelojn priskribas la tabelo 1.
  4. Oni rajtas aliĝi al kiu ajn nivelo, eĉ ne havante diplomon.
  5. Kandidatoj kiuj ne certas pri sia aktuala lingvonivelo laŭ KEFR, rajtas peti senpagan neformalan antaŭtestadon.

Art. 5: Testaj partoj

  1. La parola parto antaŭas la skriban parton en ĉiu testo.
  2. La parola parto distingas inter la parola kaj la aŭskulta segmento; la skriba parto distingas inter la lega kaj la skriba segmento.
  3. Laŭ skalo de cent, la kvar segmentoj havas la sekvan pezon en la koncerna testo:
  4. A1 – parola: 50, aŭskulta 20; lega: 20, skriba: 10.
      A2 – parola: 50, aŭskulta 20; lega: 15, skriba: 15.
      B1 – parola: 50, aŭskulta 20; lega: 15, skriba: 15.
      B2 – parola: 50, aŭskulta 20; lega: 15, skriba: 15.
      C1 – parola: 45, aŭskulta 10; lega: 25, skriba: 20.
      C2 – parola: 40, aŭskulta 10; lega: 25, skriba: 25.
  5. La poentoj akiritaj en la unuopaj segmentoj estos indikitaj en la diplomo.
  6. La testajn segmentojn priskribas la tabelo 2.
  7. Scio pri socio – en ĉiu nivelo estos almenaŭ du demandoj pri la esperanta komunumo, ĝiaj kulturo kaj historio, kies komplekseco varios laŭ la nivelo mem.

Art. 6: Denaskulo

Rilate al esperanto, la nocio de native speaker ĉe la Konsilio de Eŭropo kaj ALTE, tradukita per la vorto “denaskulo”, ricevas la sekvan difinon: “praktikanta esperantisto kies hejma ĉeflingvo estis esperanto, kun funkcioj kaj eduka kaj identiga”.

Art. 7: Referencaj normoj

Por ĉio ne difinita per ĉi tiu direktivo oni aplikas la “Komunan Eŭropan Framon de Referenco por Lingvoj – Lernado, Instruado, Taksado” kaj la ALTE-normojn.

Art. 8: Apliko

La direktivon aplikas la koncerna reglamento.

Art. 9: Financa klaŭzo 

  1. Ĉiu kotizo pro testo aŭ ekvivalenteco estas submetita al la Mutuala Rabata Sistemo (direktivo Hiltbrand).
  2. La enspezoj pro la dismoj estas administrataj ĉe la Civita Banko.
  3. Eventualaj kostoj pro la aktivigo de ĉi tiu direktivo estas kovrendaj per la sama konto ĉe la Civita Banko.

 

(aprobita de la Forumo la 22an de julio 2006)
(reformita de la Forumo, en Pavio, la 29an de decembro 2025)

 

 

Tabelo 1

C.2Majistra. Kapablo trakti materialon universitatan aŭ intelekte engaĝan, kaj uzi la lingvon je nivelo kiu povas, kelkrilate, superi tiun de averaĝa denaska parolanto. Ekzemple: oni kapablas tralegi tekstojn por eltiri kernajn informojn, kaj kapti la esencon, legante preskaŭ tiel flue kiel denaska parolanto.
 – Kono pri socio: same kiel la antaŭaj niveloj, plus profunda kompetento pri la esperanta literaturo.
C.1Bakalaŭra. Kapablo komuniki emfazante la gravan laŭ koncerneco kaj sentemo, kaj kapablo trakti nekutimajn temojn. Ekzemple: oni kapablas respondi sen hezito al neamika demando, oni kapablas preni kaj teni la parolvicon.
 – Kono pri socio: same kiel la antaŭaj niveloj, plus profunda kompetento pri la kultura historio de la esperantlingva komunumo.
B.2Kapableca. Kapablo atingi la plejmulton el siaj celoj kaj esprimi sin pri tuta temogamo. Ekzemple: oni kapablas gvidi vizitantojn kaj detale priskribi lokojn.
 – Kono pri socio: same kiel la antaŭaj niveloj, plus la strukturaj diferencoj inter la Esperanta Civito kaj la esperantistaj INROj, ĝenerala kompetento pri la historio de la esperantlingva komunumo.
B.1Intera. Kapablo sin esprimi laŭ limigita maniero en ordinaraj situacioj kaj trakti nekutiman informon ne detale. Ekzemple: oni kapablas malfermi konton en [la Civita] banko
 – Kono pri socio: same kiel la antaŭaj niveloj, plus la enhavo de la du epistoloj de Odeso, panoramo pri la ekzistantaj esperanto-organizoj.
A.2Fundamenta. Kapablo trakti simplan kaj rektan informon, kaj esprimi sin en konata kunteksto. Ekzemple: oni kapablas partopreni en ordinara konversacio pri simplaj, antaŭvideblaj temoj.
 – Kono pri socio: same kiel la antaŭa nivelo, plus la jaro de la Fundamento de Esperanto, de la unua Internacia Kongreso, la enhavo de la Bulonja Deklaracio, la himno.
A.1Enira. Baza kapablo komuniki kaj simple interŝanĝi informon. Ekzemple: oni kapablas fari simplajn demandojn pri menuo kaj kompreni simplajn respondojn.
 – Kono pri socio: diferenco inter la raŭmisma kaj finvenkisma aliro, la komuna simbolaro kiu identigas la esperantan popolon: Verda Stelo, Esperanta flago, iliaj signifo kaj deveno, nomo de la iniciatoro, jaro de la Unua Libro.

 

 

Tabelo 2

 

aŭskulti/paroli

daŭro 

legi/skribi

daŭro
C.2
  1. Parola raporto de aŭtenta teksto 500/700-vorta, kongrua kun la fako elektita de la kandidato el listo proponita de la ekzamena centro.
  2. Interparolo kun la ekzamenantoj pri tiu ĉi teksto.

15’

 

preparo: 1h

  1. Sintezo de aro da dokumentoj (proks. 700-vorta) kongrua kun la fako elektita de la kandidato el listo proponita de la ekzamena centro.
  2. Respondoj al demandoj pri gramatiko, historio, kulturo.
2h30” sume
C.1
  1. El kasede registrita asembleo preni protokolajn notojn.
  2. Debato kun la ekzamenantoj pri diskut-temo elektita de la kandidato el listo proponita de la ekzamenantoj.

30’

 

15’

  1. Gvidita analizo pri 500/700-vorta teksto, kun reformulado de informoj. Elekteblaj temoj pri la Esperanto-mondo kaj kulturo.
  2. Persona sinteno pri temo el la punkto 1, laŭ esea formo.
1h30” sume
B.2

Respondi demandaron el kasede registrita dokumento:

  1. identigi signifajn elementojn ligitajn al la lingvo;
  2. kompreni tri nelongajn situaciojn (parolantoj, kunteksto);
  3. kompreni aŭtentan informan dokumenton, prenante notojn.
30’
  1. Kompreni kaj transdoni informojn el mallonga(j) teksto(j).
  2. Verki koheran tekston el notoj.
  3. Redakti tri mallongajn mesaĝojn pri diversaj situacioj de komunikado.
  4. Kompletigi nelongan dokumenton, aŭ reformuli tekston, aŭ verki historion aŭ priskribon el bildoj, notoj, k.s.
1h30” sume
B.1Prezenti kaj pridiskuti la enhavon de simpla dokumento.15” preparo: 30’

Respondi demandaron el teksto historia, literatura aŭ scienca:

  1. analizi la enhavon de teksto, fari notojn pri donita temo;
  2. verki 200-vortan ofican leteron (informan k.s.).

1h30’

 

45’

 

preparo: 30’

A.2Prezenti kaj pridiskuti vidpunkton el listo de simplaj precizaj temoj proponitaj de la ekzamenantoj.

15’

 

preparo: 30’

  1. Identigi la intencojn kaj la vidpunktojn en iu dokumento.
  2. Esprimi sian sintenon pri temoj elvokitaj en 1.
  3. Verki poŝtkarton aŭ retmesaĝon.

30’

 

45’

 

20’

A.1
  1. Skribaj respondoj el kasedaj tekstoj pri ĉiutaga vivo.
  2. Preparita diskuto kun la ekzamenantoj pri simpla temo el la ĉiutaga vivo de la kandidato, kaj konversacioj.

20’

 

preparo: 30’

  1. Respondi al demandaro pri simplaj instrukcioj.
  2. Plenigi aliĝilon aŭ verki anoncon pri kunveno.
45” sume
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.