Strukturaj normoj

En jurisprudenco, oni nomas “strukturaj normoj” (lois organiques) tiujn regulojn kiuj okupas “mezan” pozicion inter konstitucio kaj ordinaraj normoj, pro tio ke ili regulas fundamentajn aspektojn pri la funkciado de la sistemo kaj ofte detale specifas mekanismojn kiujn la Konstitucio nur skizas, delegante tiun laboron al posta normigo. 

Por modifi ĉi tiujn normojn ne sufiĉas simpla majoritato de la koncerna parlamenta ĉambro: necesas ke por la modifo esprimiĝu pore kvalifikita majoritato de du trionoj, kiel por konstituciaj modifoj. Tiu pli alta malfacilo en la modifo de tiuj strukturaj normoj garantias la protekton de la rajtoj de la instancoj, kaj sekve de la tuta demokratia funkciado de la Konsorcio.

Tial, necesas distingi du normojn ricevantajn (parte) en la Esperanta Civito la saman nomon: 
a) reglamento, konceptita kiel struktura normo, nome aplika akto de la Konstitucio;
b) aplika reglamento, konceptita kiel aplika akto de direktivo, aprobita de la Forumo post propono fare de la Kapitulo.

Laŭ la unua senco, reglamento estas normo pli grava kompare kun leĝoj kaj direktivoj, ĉar la strukturaj normoj strikte dependas nek de la Forumo nek de la Senato, ĉar ili ne efikas kiel aplikaj aktoj de direktivoj aŭ leĝoj, sed de la Konstitucio mem.

Kvankam tio ne estas klare indikita en la Konstitucio, tradicie ĉiu instanco havas la rajton provizi al si strukturan normon utilan por sinregi. Tio estis la kazo ankaŭ en la Civito, kiam en 2002 la Senato proponis kaj aprobis propran reglamenton. La Forumo ne intervenis, nek aprobis, ĝuste ĉar ne temis pri reglamento en la senco de aplika reglamento de direktivo, sed reglamento kiel aplika akto de Konstitucio.

 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.