NAKSE en la kerno de la IYNF-kunsido

HeKo 903 6-B, 11 feb 26

Kunsidis virtuale hodiaŭ la delegitaro de International Young Naturefriends (IYNF), sub la kunordigo de Esmée Schimmelpenninck. Partoprenis dekduo da reprezentantoj de la Internacia Naturamika Junularo, ĉefe el orienteŭropaj branĉoj de la organizo. C-ano Giacomo Comincini ĉeestis nome de Esperanta Naturamikaro, kiel en la kunsido de la pasinta jaro

Kiel kutime temis pri teknika kunveno, dum kiu eblis kunpartigi informojn, spertojn aŭ novaĵojn. Pro tio ENa raportis pri la ĉefaj atingoj de 2025, inter kiuj troviĝas la starigo de novigita retejo kaj la prezento dum la Virtuala Movada Foiro, kaj la planoj por 2026, ĉe kiuj elstaras la andaluza NAKSE. La oktobra iniciato aliĝeblas tra Esperanta Kulturservo, kiel ĉiuj eventoj de nia konsorcio. La venonta NAKSE vekis grandan intereson, aparte ĉe delegitoj scipovantaj la kastilian.

La evento, cetere, trairis densan tagordon. Multajn novaĵojn anoncis la estraro de IYNF, kiel lanĉo de propra retejo kaj tagoj de trejnado pri demokratio dum la tuta jaro, al kiuj la ENa-delegito estis invitita. 

— Esperanta Naturamikaro
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.