Okazintaj kaj okazantaj telekonsultoj ĉe la Senato kaj la Forumo utilas por prepari la tagordojn de la Parlamenta sesio en la Milana metropolo fine de decembro, almenaŭ rilate leĝojn kaj direktivojn, kiuj ja transiris la limdaton por livero; male, rezolucioj kaj rekomendoj estas livereblaj ĝis la lasta minuto, indikota de la Konsulino.
Laŭ diversaj anoncoj, la Forumo havos pli longan tagordon ol la Senato: ĝi debatos la reformon de direktivo Mühlemann pri la lingvotesta sistemo, proponitan de c-ano Comincini; krome proponon de direktivo Barikumutima (AEI+HdE) pri la kondiĉoj por aliĝo al la Pakto; pluse rezolucion Dekeŭnink-Silfer pri datenprotekto (HdE) kaj rezolucion Piccinini (FEM) pri la Oka de Marto kiel festotago.
Ĝis la Reglamenta limdato neniu senatano liveris leĝoproponon: nur du rezolucioj alvenis, pri cionismo fare de sen. Kagina kaj Bartek (Blanka grupo) kaj pri la komentoj en HeKo fare de sen. Martinelli (Verda grupo). Ĝustatempa estus ankaŭ la propono starigi komisionon por eventuala reformo de la Senata reglamento, sed la Konsulino ne anoncis ankoraŭ la temon. Laŭ la art. 10 de la Senata reglamento, “Konsultinte la Kapitulon kaj la grupestrojn, la Konsulo aŭtonome difinas kaj ĝustatempe komunikas la tagordon de la senata sesio.”
Ankaŭ aliaj tagorderoj estas antaŭvideblaj (ekzemple la akcepto de novaj aliĝoj al la Pakto), sed ĝis la komuniko de la tagordoj ne eblas informi pli multe.
Aldonu komenton