Fine plenumiĝas grava leĝodona procezo en la normaro de la Esperanta Civito rilate al sekureco, nome la apliko de la Direktivo Eriksson-Giordano, aprobita de la Forumo 20 majo 2024. La direktivo difinas striktajn regulojn por garantii sekurecon dum kongresoj, festivaloj, konferencoj kaj similaj publikaj aranĝoj, starigante la ĝeneralajn principojn por preventi kaj puni deliktojn. La direktivo prenis la nomojn de la forumanoj, respektive de Feminisma Esperanta Movado kaj de Itala Interlingvistika Centro, kiuj tiam prezentis la proponon antaŭ la pariteta ĉambro de la Civita Parlamento.
En julio 2025, post la aprobo fare de la Konsulo, sen. Lorena Bellotti, dum la kvara kunsido de la Kapitulo, la vickonsulo pri bibliotekoj kaj arkivoj, sen. Rubèn Fernández Asensio, redaktis kaj subskribis en Katalunio la respondan aplikan normon.
La Edikto de Badalono rekte realigas la artikolon 4 de la Direktivo, kiu traktas la forbaradon de miskondutintoj. Ĝi, interalie, formaligas unu el la mekanismoj — la institucion de personae non gratae — por efektivigi forigon kaj publikan registradon; la normo devigas informi tiurilate en Heroldo Komunikas, starigas registran fakon pri deliktorikordo kaj eĉ influas civitanecon.
Ediktoj estas juraj instrumentoj por apliki direktivojn aŭ reglamentojn, laŭ la artikolo 15 de la Konstitucia Ĉarto; ili havas saman aplikan gravecon kiel dekretoj. Ediktoj kutime portas la nomon de la urbo kie ili estis subskribitaj. Kun la publikigo de la teksto en Heroldo Komunikas, la edikto estas plene promulgita kaj tuj ekvalidas.
(Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado)
Aldonu komenton