Lorena Bellotti, Konsulino de la Esperanta Civito, anoncas rezolucion proponitan de sen. Perla Martinelli (verda grupo) kaj diskutotan dum la venonta Senata sesio, al kiu la HeKo-redakcio esprimos formale sian vidpunkton, post eventuale antaŭaj precizigoj kiel komento sub ĉi tiu komuniko.
Kara Konsulino,
Ĉi-mandate la nova redakcio de HeKo enkondukis proprajn normojn, precipe laŭ la insisto ke HeKo estu pli “neŭtra” rilate al la malnova Esperantio. Inter la novaĵoj estas ankaŭ la ebleco komentarii anonime.
Tio stimulas min liveri la suban proponon de rezolucio, modifitan post rimarko de alia verda senatano.
Amike kaj civitane,
Perla Martinelli
(verda grupo)
Propono de rezolucio pri la komentoj en “Heroldo Komunikas”
La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en la Milana metropolo la 29an de decembro 2025,
DANKANTE
c-anon Giorgio Silfer, kiu lasis la redakcion de HeKo post preskaŭ tridekjara bonvola deĵoro;
BEDAŬRANTE
ke la nova redakcia linio kaŭzas mallongigon de la artikoloj iel rilataj al la malnova Esperantio, tiel ke la leganton ofte ĝenas kontentiĝi per enkonduketo al la temo, kun invito daŭrigi la legadon aliloke (LF aŭ HdE);
RIMARKINTE
la enkondukon de la ebleco publikigi anonimajn komentojn, paradokse kontraŭdiran al la postulo ke la artikolistoj mem neniam estu anonimaj;
EMFAZANTE
la nesufiĉan baron al komentariantoj (eĉ anonimaj) kiuj troliĝas;
ESPRIMANTE
plenan fidon al la deontologio de la redaktistoj;
INVITAS
la Konsulinon, kiel oficialan proparoliston de la Esperanta Civito, engaĝi la redakcion al:
1) forigo de la ebleco komenti anonime;
2) limigo je po du komentoj de la sama persono pri la sama HeKomuniko;
3) devigo indiki ĉu la aŭtoro aŭ la komentanto havas la esperantan civitanecon;
4) atento pri la fakto ke ĉiu komento devas respekti la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj.
Komentoj
23a Nov 2025 Dim - 11h42
Premisoj:
– c-ano Giorgio Silfer lasis la redakcion de HeKo el responsa vidpunkto, sed li ankoraŭ gardas specialajn rajtojn ĝenerale apartenantajn al redakciano – nome rekta afiŝado kaj modifo de enhavoj; pri la aliaj rajtoj, kiel (mal)aprobo de komentoj, li rezignis;
– la nova redakcia linio ne kaŭzas mallongigon de artikoloj rilataj al la tradicia esperantismo, kiuj male estas tute bonvenaj. C-ano Silfer decidis pri siaj kontribuoj, kaj nur siaj, jen kiel individuo jen kiel reprezentanto de aliaj establoj, ke ili aperu nur parte en HeKo kaj prioritate en HdE, LF aŭ alia periodaĵo. Tiun decidon li prenis mem (3 septembro 2025) per oficiala komuniko al la redakcio de HeKo kaj al la Kapitulo, sed neniel ĝi rilatas al la temo “malnova Esperantio”;
– baroj al komentoj okazas laŭ diskrecio de la redakcio, kondiĉe ke ili estu koncernaj al la komuniko mem, sed principe oni maltoleras nur spamaĵojn;
Klarigoj kaj respondoj pri la punktoj proponitaj al la Konsulo:
23a Nov 2025 Dim - 12h10
Laŭ la Svisa kaj ankaŭ aliŝtataj kodoj, la respondeco pri anonimaj leteroj aŭ komentoj publikigitaj de la redakcio de periodaĵo (reala aŭ virtuala) apartenas al la responsa direktoro, kiuj devas kontroli la enhavojn. En kazo de deliktaj tekstoj (ekzemple misfamigo), la responson partumas ankaŭ la eldonisto, sed la ĉefe responsa restas la direktoro. Por “Heroldo Komunikas” ekzistas du kundirektoroj (Comincini kaj Giordano) kaj la eldonista responso estas atribuebla al la Konsulo. Tial mi legas en la proponita rezolucio precipe la saĝan prudenton ŝirmi ilin tri kontraŭ denuncoj (punkto 1). Denuncoj kiuj limiĝus al la Civita Kortumo, se la komentanto havus la esperantan civitanecon, dum irus rekte al la ordinara justico de la komentinto (misfamiginto) ne havus ĝin (punkto 3). Fakte laŭ jura graveco la sinsekvo de la kondiĉoj devus esti 4-1-3-2, sed ili ĉiuj estas same riceveblaj kaj laŭ mi (tamen ne senatano) aprobindaj.
23a Nov 2025 Dim - 15h31
Principe, mi konsentas kun la granda danko al Giorgio Silfer pro lia longa kaj senlaca redaktado de HeKo,
mi preferus, se oni petu/postulu aŭ minimume kuraĝigu, ke ĉiu subskribu per sia propra nomo aŭ konata pseŭdonimo: iu ja atestas pri si, koncerne la specifan temon, per sia kontribuo mem, sen bezono pri io alia, ideologio aŭ membreco.
Kun plena fido kaj bondeziro al la novaj kunredaktoroj
Carlo Minnaja
26a Nov 2025 Mer - 17h46
Kiu estas la problemo pri anonimaj komentoj? Nia esperanta mondeto estas tro malgranda, ĉiuj konas unu la alian kaj hezitas diri la verojn kiujn ili pensas. Per anonimaj komentoj la faktoj kaj veroj povas brili solaj, sen timo ofendi tro proksimajn personojn, kaj sen la ebleco enterigi ilin sub personaj interpretoj kiel “Li diras tion, ĉar li tion kaj alion, do estas nur lia problemo”.
Mi fidas la komunan saĝon de la redaktoroj por ne publikigi komentojn kun mencioj de faktoj ne sufiĉe konataj kaj memevidentaj, sekve interpreteblaj kiel misfamigon. Kaj neanonimeco ne faros personajn atakojn pli akcepteblaj.
01a Dec 2025 Lun - 05h13
En la socireteja strategia planeto por LF, preparita de c-anoj Giordano kaj Comincini, oni legas:
“Praktikaj konsiloj: ĉiam uzi propran vizaĝon, neniam nepersonajn enhavojn, homoj
volas aŭtentecon, volas nomojn kaj personecojn.” Kial la sama praktika konsilo ne validu por la komentoj en HeKo?
01a Dec 2025 Lun - 09h20
Kaj en HeKo kaj en la sociaj retejoj, vi povas havi konton sen foto kaj kun pseŭdonimo, neniu postulos de vi identigilon. Se vi estas nur konsumanto, vi devas demonstri nenion: vi (mal)ŝatas enhavojn, komentas, kundividas afiŝojn. Se vi estas aŭtoro, ne montri vin estas je via risko, ĉar la algoritmo de tiuj platformoj preferas aŭtentecon, aŭtorecon kaj originalecon pli ol anonimaj enhavoj.
La plano prezentita ĉe LF-koop preskribas nur la konduton de la kreantoj de enhavoj, ne de iliaj konsumantoj (ĉu simplaj legantoj ĉu komentantoj) – same por HeKo.
Aldonu komenton