Propono de Senata rezolucio pri la komentoj en "HeKo"

HeKo 894 5-C, 23 nov 25

Lorena Bellotti, Konsulino de la Esperanta Civito, anoncas rezolucion proponitan de sen. Perla Martinelli (verda grupo) kaj diskutotan dum la venonta Senata sesio, al kiu la HeKo-redakcio esprimos formale sian vidpunkton, post eventuale antaŭaj precizigoj kiel komento sub ĉi tiu komuniko.

Kara Konsulino,

Ĉi-mandate la nova redakcio de HeKo enkondukis proprajn normojn, precipe laŭ la insisto ke HeKo estu pli “neŭtra” rilate al la malnova Esperantio. Inter la novaĵoj estas ankaŭ la ebleco komentarii anonime.

Tio stimulas min liveri la suban proponon de rezolucio, modifitan post rimarko de alia verda senatano.

Amike kaj civitane,

Perla Martinelli

(verda grupo)


Propono de rezolucio pri la komentoj en “Heroldo Komunikas”

 

La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en la Milana metropolo la 29an de decembro 2025,

DANKANTE
c-anon Giorgio Silfer, kiu lasis la redakcion de HeKo post preskaŭ tridekjara bonvola deĵoro;

BEDAŬRANTE
ke la nova redakcia linio kaŭzas mallongigon de la artikoloj iel rilataj al la malnova Esperantio, tiel ke la leganton ofte ĝenas kontentiĝi per enkonduketo al la temo, kun invito daŭrigi la legadon aliloke (LF aŭ HdE);

RIMARKINTE
la enkondukon de la ebleco publikigi anonimajn komentojn, paradokse kontraŭdiran al la postulo ke la artikolistoj mem neniam estu anonimaj;

EMFAZANTE
la nesufiĉan baron al komentariantoj (eĉ anonimaj) kiuj troliĝas;

ESPRIMANTE
plenan fidon al la deontologio de la redaktistoj;

INVITAS
la Konsulinon, kiel oficialan proparoliston de la Esperanta Civito, engaĝi la redakcion al:
1) forigo de la ebleco komenti anonime;
2) limigo je po du komentoj de la sama persono pri la sama HeKomuniko;
3) devigo indiki ĉu la aŭtoro aŭ la komentanto havas la esperantan civitanecon;
4) atento pri la fakto ke ĉiu komento devas respekti la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj.

 

— HeKo-redakcio

Komentoj

Giacomo Comincini kaj Alessio Giordano (redakcianoj de HeKo)

23a Nov 2025 Dim - 11h42

Premisoj:
– c-ano Giorgio Silfer lasis la redakcion de HeKo el responsa vidpunkto, sed li ankoraŭ gardas specialajn rajtojn ĝenerale apartenantajn al redakciano – nome rekta afiŝado kaj modifo de enhavoj; pri la aliaj rajtoj, kiel (mal)aprobo de komentoj, li rezignis;

– la nova redakcia linio ne kaŭzas mallongigon de artikoloj rilataj al la tradicia esperantismo, kiuj male estas tute bonvenaj. C-ano Silfer decidis pri siaj kontribuoj, kaj nur siaj, jen kiel individuo jen kiel reprezentanto de aliaj establoj, ke ili aperu nur parte en HeKo kaj prioritate en HdE, LF aŭ alia periodaĵo. Tiun decidon li prenis mem (3 septembro 2025) per oficiala komuniko al la redakcio de HeKo kaj al la Kapitulo, sed neniel ĝi rilatas al la temo “malnova Esperantio”;

– baroj al komentoj okazas laŭ diskrecio de la redakcio, kondiĉe ke ili estu koncernaj al la komuniko mem, sed principe oni maltoleras nur spamaĵojn;

Klarigoj kaj respondoj pri la punktoj proponitaj al la Konsulo:

  1. pri la elimino de anonimeco, la redakcio konscias ke, ideale, estus bone garantii aŭtorecon, sed eĉ se oni devigus indikon de nomo, nenio malhelpus uzantojn subskribi je la nomo de alia. Efektiva garantio pri aŭtoreco postulas pli striktan teknologian baron, kiu tamen malfaciligus la alsendon de komentoj, kaj pro tio la redakcio malrekomendas paŝojn en tiun direkton;
  2. pri tiu ĉi punkto la redakcio ne havas fortan opinion, sed ĝenerale anstataŭ ĝeneralaj limigoj ni sugestas apliki solvojn surbaze de unuopaj kazoj;
  3. ni absolute malrekomendas devigi indikon pri la esperanta civitaneco, ĉar estas rajto de la koncernato indiki mem ĉu li estas aŭ ne esperanta civitano; indiki tion devige ĝenus eventualajn komentantojn kiuj volus ne publike “elŝrankiĝi” kiel civitanoj aŭ eĉ esti anonimaj, kaj postulus konstantan kontakton kun la Registro por certiĝi pri onia civitaneco;
  4. la traktado de ĉiu komento antaŭ la afiŝado utilas precipe por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn; kompreneble, HeKo agas kongrue kun la Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito (art. 5.1.), tial en ĝi ĉiuj enhavoj devas respekti la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj.

c-ano Giorgio Silfer

23a Nov 2025 Dim - 12h10

Laŭ la Svisa kaj ankaŭ aliŝtataj kodoj, la respondeco pri anonimaj leteroj aŭ komentoj publikigitaj de la redakcio de periodaĵo (reala aŭ virtuala) apartenas al la responsa direktoro, kiuj devas kontroli la enhavojn. En kazo de deliktaj tekstoj (ekzemple misfamigo), la responson partumas ankaŭ la eldonisto, sed la ĉefe responsa restas la direktoro. Por “Heroldo Komunikas” ekzistas du kundirektoroj (Comincini kaj Giordano) kaj la eldonista responso estas atribuebla al la Konsulo. Tial mi legas en la proponita rezolucio precipe la saĝan prudenton ŝirmi ilin tri kontraŭ denuncoj (punkto 1). Denuncoj kiuj limiĝus al la Civita Kortumo, se la komentanto havus la esperantan civitanecon, dum irus rekte al la ordinara justico de la komentinto (misfamiginto) ne havus ĝin (punkto 3). Fakte laŭ jura graveco la sinsekvo de la kondiĉoj devus esti 4-1-3-2, sed ili ĉiuj estas same riceveblaj kaj laŭ mi (tamen ne senatano) aprobindaj.

Carlo Minnnaja

23a Nov 2025 Dim - 15h31

Principe, mi konsentas kun la granda danko al Giorgio Silfer pro lia longa kaj senlaca redaktado de HeKo, 

  1. mi konsentas ke estu eliminita la miskompreniga esprimo “malnova Esperantio”, kiu ja en la ĝisnuna HeKo aspektis iel negativa, kaj ke oni esprimu la enorman plimulton de la ankoraŭ nuntempe organizitaj esperantistoj per la esprimo “tradicia esperantismo”, kiu prave respektas kaj omaĝas al la pli ol jarcenton longa historio;
  2. tial, ke HeKo estu libera por la legantoj kaj por la kontribuantoj, mi forte kontraŭas la indikon pri aparteno aŭ ne al la E-a Civito; se iu ŝatas por si mem deklari, ĉu li estas blondhara, aŭ titolita profesoro, aŭ membro de iu komunumo, kiel iu LA de UEA aŭ SAT, aŭ E-a Civito, aŭ iu nacia etno, li rajtu/povu fari tion laŭplaĉe, kompreneble subigante sin al la proceduro de la kodo, kiun li per sia deklaro akceptas aŭ/kaj de la kodo de la ŝtato, ĉe kiu la revuo estas registrita; se temas pri delikto (misfamigo) la aparteno al la E-a Civito ne lin ŝirmas kontraŭ eventuale proceduro laŭ la svisa kodo, nur, maksimume, li povus esperi, ke la limigo al la afero en la kadro de la E-a Civito povus plirapidigi la solvon de eventuala krizo;
  3. la saĝeco de la redakcio decidu, en unuopaj kazoj, pri eventuala limigo de nombro da kontribuaĵoj samtemaj;
  4. mi preferus, se oni petu/postulu aŭ minimume kuraĝigu, ke ĉiu subskribu per sia propra nomo aŭ konata pseŭdonimo: iu ja atestas pri si, koncerne la specifan temon, per sia kontribuo mem, sen bezono pri io alia, ideologio aŭ membreco.

    Kun plena fido kaj bondeziro al la novaj kunredaktoroj

    Carlo Minnaja

Anonima

26a Nov 2025 Mer - 17h46

Kiu estas la problemo pri anonimaj komentoj? Nia esperanta mondeto estas tro malgranda, ĉiuj konas unu la alian kaj hezitas diri la verojn kiujn ili pensas. Per anonimaj komentoj la faktoj kaj veroj povas brili solaj, sen timo ofendi tro proksimajn personojn, kaj sen la ebleco enterigi ilin sub personaj interpretoj kiel “Li diras tion, ĉar li tion kaj alion, do estas nur lia problemo”.

Mi fidas la komunan saĝon de la redaktoroj por ne publikigi komentojn kun mencioj de faktoj ne sufiĉe konataj kaj memevidentaj, sekve interpreteblaj kiel misfamigon. Kaj neanonimeco ne faros personajn atakojn pli akcepteblaj.

c-ano Giorgio Silfer

01a Dec 2025 Lun - 05h13

En la socireteja strategia planeto por LF, preparita de c-anoj Giordano kaj Comincini, oni legas:
“Praktikaj konsiloj: ĉiam uzi propran vizaĝon, neniam nepersonajn enhavojn, homoj
volas aŭtentecon, volas nomojn kaj personecojn.” Kial la sama praktika konsilo ne validu por la komentoj en HeKo?

Alessio Giordano

01a Dec 2025 Lun - 09h20

Kaj en HeKo kaj en la sociaj retejoj, vi povas havi konton sen foto kaj kun pseŭdonimo, neniu postulos de vi identigilon. Se vi estas nur konsumanto, vi devas demonstri nenion: vi (mal)ŝatas enhavojn, komentas, kundividas afiŝojn. Se vi estas aŭtoro, ne montri vin estas je via risko, ĉar la algoritmo de tiuj platformoj preferas aŭtentecon, aŭtorecon kaj originalecon pli ol anonimaj enhavoj.

La plano prezentita ĉe LF-koop preskribas nur la konduton de la kreantoj de enhavoj, ne de iliaj konsumantoj (ĉu simplaj legantoj ĉu komentantoj) – same por HeKo. 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.