“Heroldo de Esperanto” retrospektivas pri la arĝenta jubileo de la Esperanta Civito, komentante la dokumentojn kaj normojn aprobitajn dum kvarono de jarcento; la unua estas la sola starpunkto oficiale esprimita pri Universala Esperanto-Asocio, fare de la Kapitulo laŭ propono de sen. Bertil Nilsson, tiam vickonsulo pri kulturaj aferoj.
Tiutempe UEA travivis internan krizon pro la konflikto inter la Estraro (prezidanto Corsetti) kaj la bulleristoj. Por emfazi la kulturan valoron de la Asocio, la deklaro komenciĝas tiel: “UEA per biblioteko Hodler, per sia jarlibro, sia libroservo kaj organizado de kongresoj plenumas utilajn funkciojn en nia parolkomunumo”.
El tiuj kvar servoj, neniu plu ekzistas aŭ aktivas, nome estis adjudikita al eksteraj subjektoj. Oni rajtus dedukti ke Roterdamo ĉesis “plenumi utilajn funkciojn en nia parolkomunumo”.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto” 2379