HeKo 917 6-B, 17 aŭg 26
La Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo aprobis je plimulto la rezolucion de la kataluna komitatano, postulanta la agnoskon de Kataluna Esperanto-Asocio kiel landa asocio de la Universala; samtempe ĝi neniam fintraktis la dokumenton proponitan de individuaj membroj kontraŭ la israela konduto en Gaza.
Se la Junulara tiel “dronigis la fiŝon”, la anticionismo tamen kreskis en tiu medio: pruvo estas la fakto ke ĉiuj salutintoj la ĵus finitan kongreson ricevis aplaŭdojn el la partero (inkluzive de la usona), dum nur la israelanon neniu aplaŭdis.
(Legu pli en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2380)
— HdE-redakcio