HeKo - retagentejo de la Esperanta Civito
HeKo estas novaĵagentejo je la servo de la establoj en kaj apud la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito. La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A. Kaj pri Eŭropaj institucioj, se indikitaj per la litero E.
Eblas SENDI KOMENTARION aŭ ARTIKOLON tra la redakcia adreso.
Publikigo estas rajto por kiu havas la esperantan civitanecon, laŭdiskrecia por la ceteraj.
Eblas donaci monon por subteni nin per https://www.paypal.me/giordanoalessio97.
Nia poŝta adreso: Esperanta Civito > HeKo, strato Edinburgo 26, BE-1050 Bruselo (Belgio)
HeKo 809 2-C, 31 mar 23: Giordano vickonsulo pri informado, Silfer nova Vickonsulo
Pro grava malsano la 26an de marto 2023 sen. Julio Herrero demisiis kiel Vickonsulo kaj kiel senatano. Liaj specifaj delegoj estis delonge atribuitaj al aliaj membroj de la Kapitulo.
Laŭ la art. 20.4 de la Konstitucio la nova Vickonsulo estas la kandidato de la Verda Listo kiu ricevis plej multe da voĉoj okaze de la lastaj elektoj al la Senato, nome sen. Giorgio Silfer. Konsekvence kiel Unua Vickonsulo li anstataŭas la Konsulon, sen. Riichi Karibe, dum la daŭro de lia konvalesko.
Laŭ la art. 5.1 de la Senata reglamento, "Se senat ...
HeKo 809 1-C, 30 mar 23: Lex Adiutoria: proponata amendo pri intereskonfliktoj
La Konsulo de la Esperanta Civito anoncis hodiaŭ leĝoproponon subskribitan unuavice de sen. Anna Bartek (Blanka grupo). Temas pri aldona amendo al Lex Adiutoria (pri la Civita stabo). Aprobante tiun leĝon en oktobro 2022, la Senato ne okupiĝis pri eventualaj intereskonfliktoj en la Esperanta Civito. Dum la staĝo por stabanoj en Bujumburo, februare 2023, okazis debato pri la temo. El tiu debato rezultis sugestoj por ĉi tiu propono de aldona amendo (ĉapitro III).
La proponata artikolo 12 simple klarigas la aplikon de la artikolo 5, paragraf ...
HeKo 808 9-B, 29 mar 23: Eminentaj prelegontoj en la 9a Lingva Kolokvo
Kvar eminentaj prelegontoj gastos en la 9a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, kiu okazos reale (kiel ĉiu evento de KCE) 28 aprilo - 1 majo 2023. Ili estas d-ro Alessio Giordano, mag. Ruben Fernandez, d-ro Sebastien Moret kaj d-ro Giorgio Silfer. Oni atendas la konfirmon de kvina prelegonto.
D-ro Moret (universitato de Laŭzano) ne jam komunikis sian temon; pri la aliaj jen la detaloj. C-ano Giordano: "Gramatiko de la esperanta lingvo - unua kajero, pri fonetiko/fonologio". C-ano Fernandez: "Difinoj de komunumo en lingvistiko kaj arĥivi ...
HeKo 808 8-C, 27 mar 23: Billy Waldon / Sequoyah reprocesota
Laŭ komuniko de la novaĵagentejo Associated Press, "La Kalifornia Kortumo en januaro 2023 kasaciis la verdikton kontraŭ Billy Waldon (Sequoyah), esperantisto sidanta en la mortoalo de la prizono de San-Kvinteno, post kondamno en decembro 1991 pro la murdo de tri personoj en San-Diego, ses jarojn antaŭe. La Kortumo unuanime ordonis novan proceson, ĉar pli malsupera tribunalo permesis al la imputito reprezenti sin mem spite al atesto en pli frua aŭdienco, konfirmanta ke Waldon suferis pro paranojo kaj pensoperturboj kiuj difektis lian klarpensan kapablon ...
HeKo 808 7-A, 26 mar 23: TEJO savita de grandioza EU-subvencio
"Lastatempe venis la decido de la Eŭropa Komisiono pri nia kandidatiĝo por la administra subvencio (sub la fonduso Erasmus Plus). Rilate tion, kun granda plezuro mi informas vin, ke ni ricevis trijaran kadran akreditivon, kiu permesas al ni kandidatiĝi por la administraj subvencioj de 2023 ĝis 2025, kaj ke nia subvencipeto por 2023 estas aprobita kun la aljuĝita sumo de 125.000 eŭroj, elspezebla dum unujara periodo. Efektive, tiu sumo estas multe pli alta ol kion la organizo antaŭe petadis kaj lasos nin en eĉ pli bona financa pozicio ol kie ni esti ...