Esperanta Civito

Nova "sveda" novelaro

Estas presata la libro "Vizaĝoj", per kiu Eldona Societo Esperanto el Svedio proponas sortimenton de la esperanta novelarto en la unua jardeko de la XXI jarcento. La kolekto, redaktita kaj editorita precipe de Leif Nordenstorm kaj Sten Johansson, enhavas 28 prozaĵojn el 28 diverslandaj aŭtoroj, el kiuj sep virinoj. La kolekton enkondukas konciza eseo de Sten Johansson.

La plej reprezentita kontinento estas Eŭropo (dek naŭ aŭtoroj), sekvata de Ameriko (kvin), Azio (du), Afriko kaj Oceanio (po unu). La plej aĝa kontribuinto estas c-ano Leen Deij (1919), la plej juna c-ino Etel Zavadlav (1968). Ŝajnas ke neniu aŭtoro estas denaska esperantisto.

Kvarono el la aŭtoroj havas la esperantan civitanecon. Kaj kvarono el la noveloj aperis jam en periodaĵo eldonita de LF-koop: "Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto" aŭ "Femina".

[HeKo 430 2-A, 22 mar 10]

  

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0381 s s 
  Total: 0.0547 s s