Esperanta Civito

Kontribuo al debato pri esperantista partio

La sekretario de Unu-Mondo, s-ro Ulrich Matthias, ĵus invitis la Konsulon de la Esperanta Civito partopreni en diskuta kunveno de la partio, okazonta en Kaiserlautern ĉi-semajnfine. Prof. Giorgio Silfer dankis pro la invito kaj, supozante ke li ne havos tempon por vojaĝi al la kunveno (dum la komuna franca-germana esperanto-kongreso) li sendis la suban kontribuon, laŭ la temo proponita de UM mem.

 * * *

Esperantista partio inter finvenkismo kaj raŭmismo

Ni celas per "raŭmismo" sociologian metodon por analizi la esencon kaj estontecon de Esperantio, bazitan sur la koncepto ke la lingvo estas ne nur komunikilo, sed ankaŭ arta perilo kaj identigilo, alivorte portanto de propra kulturo. Esperanto kiel kulturlingvo, ne kiel helplingvo; la esperantistaro kiel "lingva grupo" laŭ la difino en la artikolo 1, paragrafo 5 de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (kio ne signifas, ke raŭmismo aŭtomate identiĝas kun tiu tuta deklaracio).

Laŭ ĉi tiu metodo ni fiksas por la esperantistaro aliajn prioritatojn kaj alian organizan modelon, alternativan (sed ne aŭtomate konfliktan) al la finvenkismaj, ĉu pseŭdoneŭtrale (UEA) ĉu vehikle (SAT) orientitaj. Ene de ĉi tiu nova organiza modelo, la ideo de esperantista partio teorie fartas pli bone ol en la finvenkismaj. En ĉi-lastaj la esperantista partio estas integrebla nur kiel plia rimedo por propagandi esperanton, kaj tiucele ĝi riskas regliti en la sakstraton de la stereotipoj kondamnitaj de la Manifesto de Raŭmo, ekzemple "la angla estas nia malamiko". Tiu reglito estas evidenta en la propaganda filmeto de EDE franca, dum la balotkampanjo 2009: propaganda filmeto kiu, almenaŭ 80-procente, kongruas kun la celoj de dekstrema partio defendanta la francan lingvon.

La organiza modelo proponita de la raŭmismo estas tiu de subjekto de internacia juro, kun demokratia kaj federa karaktero, do bazita sur la principo de subsidueco. En tiu modelo eblas fondi partiojn, kun politika programo celanta direkti la subjekton tra ĝiaj demokratie elektitaj strukturoj, en la intereso de la esperanta popolo, kaj konsekvence en la intereso de la tuta mondo. La modelo do paŭsas la praraŭmisman skemon origine zamenhofan: lingvo por la homaro, ĉar unuavice por la homaranoj. Tiun skemon ĝi tamen sekularigis: ne nova religio apud nova lingvo, sed nova kulturo apud nova lingvo.

La raŭmismo mem tamen ne inklinas produkti politikajn partiojn. Ĝi inklinas produkti kandidatlistojn kaj opinimovadojn, laŭ la dimensio priskribita en la Konkludoj de Segedo (1988), aksitajn sur la "herboradika" kaj desubisma koncepto, proksima al tiu de novtipa socimovada organizo, bazita sur la slogano "pensadi globe, agi loke". Partio estas, laŭ sia naturo, organizo fondita sur hierarkia akso, referenca al la modelo de piramido, multe pli ol tiu de reto ĉirkaŭ sfero.

El tio sekvas, ke raŭmisma organizo enfokusiĝas prioritate je la politika programo, kaj ne je la balotkampanja strukturo kiu funkcias nur pretekste por iel reklami esperanton. Ĉi tiu preteksta kaj instrumenta uzo de la balotoj ne plaĉas al la raŭmistoj: ĝi ŝajnas nur aktualigita varianto de la interpartia lobieco kiu karakterizis la agadon de esperantistoj ĉe la parlamentoj antaŭ pluraj jaroj. Ili ambaŭ reglitas al la desuprismo: esperantigi desupre la amasojn per la enkonduko de esperanto lernejen tra decido de la naciaj parlamentoj.

Esperantista partio kiel Unu-Mondo povas ellabori politikajn proponojn interesajn ankaŭ por la raŭmistoj, kaj specife por la Esperanta Civito. Eblas ke kelkaj politikaj opcioj de Unu-Mondo kongruos kun tiuj de la Civita Senato: simile okazis ankaŭ kun SAT, vidu la kazon de la kampanjoj kontraŭ grapolbomboj kaj por la moratorio de la mortopuno; simile okazis ankau kun IKEL, vidu la proteston pro la pekinisma pozicio de UEA rilate al Tibeto.

Ĉe Unu-Mondo esence gravas alia problemo: la situigo vidalvide al la diversaj tutmondismaj movadoj, de mondfederismo ĝis mondcivitismo. La Esperanta Civito klare desegnis sian profilon, laŭ la inspiro de Zamenhof: necesas nova popolo por konstrui efektivan mondcivitismon, kaj tiu popolo estu la esperanta, laŭ la devizo de nia poeto Emeriko Baranyai: "Popol' ni estas, ne movado nura".

[HeKo 437 9-A, 18 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0565 s s