Esperanta Civito

Dua verkistina ateliero jarfine en Svislando

La sukcesa partnera iniciato de Pasko 2009, inter Feminisma Esperanta Movado kaj Kultura Centro Esperantista, ripetiĝos ĉi-jarfine en Ĉaŭdefono, kie c-ano Giorgio Silfer gvidos la duan Atelieron pri Beletra Kreivo, prioritate por homoj favoraj al feminismo. La iniciaton ĉi-foje apogas ankaŭ la Esperanta PEN.

La antaŭa Ateliero kondukis al la starigo de la unua virina rondo kun propra poetiko en la historio de nia literaturo: la rondo de  "La Kompaso", kies plej fekunda verkistino estas c-ino Etel Zavadlav. Estas rimarkinde ke el la sep aŭtorinoj kiuj eniris la ĵusan antologion pri la aktuala novelarto "Vizaĝoj", du aktivas en la grupo de "La Kompaso", kaj entute kvar havas la esperantan civitanecon.

"Mi antaŭĝojas gvidi la atelieron inter la 27a kaj la 31a de decembro 2010, eĉ se pro la sezono konvenus la Esperanto-Domo Andaluza, anstataŭ la svisa; tamen mi kompensos tion per la tuj posta Afrika Esperantologia Semajno en Burundio" ŝerce diras Giorgio Silfer.

La Atelieron preparos perkoresponda kurso, kiel pasintfoje. Se en 2009 la atento enfokusiĝis al la proza verkado, ĉi-jare ĝi enfokusiĝos al la poezia. Kiu deziras aliĝi, tiu bonvolu sin adresi al KCE: eblas ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 451 2-B, 24 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0649 s s 
  Total: 0.0782 s s