Esperanta Civito

Pri Claude Piron kaj bonlingvismo

La tezoj esprimitaj de Claude Piron en "La bona lingvo" metis en unu sakon kaj PIVon kaj la Piĉistojn. Piron asimilis Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay, unuflanke, al iliaj epigonoj en Ĉeĥio, aliflanke. Kompreneble li inkluzivis en tio ankaŭ aŭtorojn inter la du flankoj (laŭskale eble pli proksimajn al la dua), kiel Fernando de Diego.

Claude Piron (belgo kaj katoliko) lanĉis sian anatemon kontraŭ Waringhien (franco kaj liberpensulo) kiam la debato pri la "praga skolo" en la revuo "Literatura Foiro" (legebla ankaŭ broŝure) demonstris ke Waringhien kaj la ceteraj tute ne formas unu ensemblon. Waringhien ankaŭ trafe replikis al "La bona lingvo" en alia numero de LF.

Tra la jaroj Piron nuancigis sian vidpunkton, sed neniam rezignis pri ĝi. Li skribis, ekzemple, al Antonio (Tonyo) del Barrio: "En preskaŭ ĉiuj lingvoj alternas fazoj de elinterna kaj elekstera vortoĉerpado. Mi verkis *La bona lingvo* en tempo, kiam ŝajnis al mi, ke la neologismemuloj vere troigas, kaj ke indas turni la tendencon al la alia direkto, almenaŭ portempe, por ke la lingvo havu la tempon asimili la novaĵojn." Kaj li emfazis: "kiam mi sentas min devigita defendi unu vidpunkton, mi defendas la kontraŭneologisman".

La kampanjo de Renato Corsetti kaj Anna Löwenstein startis antaŭ tre multaj jaroj. Komence ĝi sin direktis kontraŭ la Akademio de Esperanto (el kiu Piron ĵus eksiĝis), kun la celo fondi ian kontraŭakademion, inspiritan de la tezoj de Piron mem, al kiu ili sin turnis por prepari "la subfosajn planojn" (citite el la "cirkulaĵo" de Löwenstein). Claude Piron neniam kontestis tiun kampanjon, eĉ se li ne vere aktivis en ĝi.

La supra celas simple klarigi ke, se la bonlingvaj ekstremistoj faris el Claude Piron la propran ikonon, la koncernato faris nenion por tion malhelpi. Probable li neniam deziris aparteni al io ajn, estante spirite sendependa homo; sed certe li ne zorgis, ĉu lian bildon ekspluatas difinita tendenco, kontraŭ kiu li neniam esprimis sin, aŭ kiun eventuale li apogis, eĉ se ne rekte.

Sendube la termino "bonlingvismo" indikas manikean pensmanieron: ni la bonaj, ili la malbonaj. Efektive, tiun sintenon enkondukis la titolo mem de la pirona furoraĵo. Eblas malkonsenti pri tiu pensmaniero, sed praktike maleblas aserti ke ĝi ne koncernas ankaŭ Claude Piron.

La subtila distingo inter la majstro kaj la disĉiploj ne estas defendebla, tiel longe kiel mankas la pruvoj ke la majstro distanciĝis de la propra skolo. Same vana estas la distingo, kiun antiraŭmistoj klopodas fari inter la ideoj en la Manifesto kaj la postaj demarŝoj de la raŭmismo, ĝis la plena apliko en la formo de la Esperanta Civito. Vidu la hazardon, kiuj klopodas je tiuj ĉi distingoj, estas ĉiam la samaj personoj...

[HeKo 458 9-A, 26 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0584 s s