Esperanta Civito

Löwenstein akuzas Kniivilä kaj kompanion

Reta persekutado (angle: Cyber-bullying) estas la fenomeno, laŭ kiu unuopulo aŭ grupo de homoj utiligas modernajn komunikrimedojn, ne nur Interreton sed ankaŭ telefonajn mesaĝetojn, por ripete ataki alian homon.

Ĝenerale tiu fenomeno okazas inter gejunuloj, sed povas okazi ankaŭ ĉe la laborejo. Interesatoj povas legi en la angla vikipedio. Mi citas precipe unu frazon: “Persekutantoj utiligas retafiŝojn, forumojn, blogojn kaj aliajn interretajn rimedojn por prezenti viktimon laŭ falsa kaj malflata lumo.” La celo povas esti persona malŝato, sed ankaŭ deziro mem profiti per forigo de la viktimo el ties posteno k.s.

La intensiva kampanjo kontraŭ la redaktoro de revuo Esperanto certe estas motivata de deziro peli lin el lia posteno. Tiu kampanjo komenciĝis pasintan julion per artikolo en "Libera Folio", kaj verŝajne estis unu el la faktoroj, kiu konvinkis multajn esperantistojn esprimi solidarecon kun Stano Marĉek. Se efektive necesus ŝanĝi la redaktoron, la maniero fari tion estus per konfidencaj diskutoj inter la estraranoj, ne per publika atakado en retaj forumoj.

Esti viktimo de tiaj retaj atakoj estas ege vunde por la celato. Mi invitas la atakantojn mem pripensi tion kaj konsideri, ĉu ili efektive volas esti tiaj homoj, kiaj persekutas aliajn per retaj kampanjoj. Mi invitas legantojn de iliaj artikoloj ne nur silente legi sed skribi por esprimi malaprobon pri tiaj personaj atakoj kontraŭ unuopulo.

(Anna Löwenstein)

La kampanjo kontraŭ Stano Marĉek ne estas la unua iniciatita de la skandalgazeto (funkcianta kiel ne oficiala voĉtubo de Osmo Buller) kaj certe ne estos la lasta. Ĝi startis per artikolo de Andreas Künzli (laŭ kiu la direktoro de la Centra Oficejo estus kvazaŭ dio aŭ mesio) kaj vigliĝis lastatempe per mesaĝoj de István Ertl, unuavice en la diskutlisto de la UEA-membraro (kaj en tiu de la UEA-Komitato, pere de Mark Fettes). Efektive temas ne pri ciberĉikanado, sed pri pilorio, kiu fakte pedante kroĉiĝas al ajna detalo, anstataŭ rimarkigi la plej gravan, nome la cenzuradon kiu karakterizis la jardekon de tiu ĉi redaktado. Sed ja post la misuzo de la gazeto, okazinta en la antaŭa jardeko sub la redaktado de Ertl mem.

(noto de la redakcio)

[HeKo 460 3-A, 13 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0760 s s 
  Total: 0.0909 s s