Esperanta Civito

UEA survoje al ekzisto sen Osmo Buller?

Dum la prezidanto de UEA rapide resaniĝis, longe daŭras la (nekonata) malsano de ĝia ĝenerala direktoro, Osmo Buller.

La foresto de s-ro Buller sentiĝas en pluraj niveloj: de pli unuaplana aktiveco de la estraro, precipe de la ĝenerala sekretariino, ĝis mankoj en la rutino de la asocio, ekzemple en la gazetara komunikado. Se lia malsano, aŭ konvalesko, etendiĝos ĝis la venonta estrarkunveno en Roterdamo, probable unuafoje post multaj jaroj la UEA-gvidantaro alprenos decidojn en foresto (ĉu do ankaŭ sen influo?) de la ĝenerala direktoro.

Ne estas facile prognozi la venontajn monatojn. Se la farto de s-ro Buller ne reboniĝos, UEA revenos al konjunkturo simila al tiu de 2002-2003; simila, sed ne sama, ĉar la bulleristoj tute ne trankvilis dum tiu fazo tri, en la konflikto inter la estraro kaj la burokrata aparato, konflikto ekinta kiam Hans Bakker ankoraŭ estis estrarano, en la fruaj 1990aj. Nun verŝajne finiĝos la fazo 4, kun parto de la komitato en konflikto kun la estraro, dum ĉi tiu prone rilatas al la ĝenerala direktoro, se juĝi laŭ la decidoj aŭ inklinoj de la estraro (pri la redaktado de la organo, pri la elektoproceduro, pri la perreta voĉdonado ktp).

Sed eĉ se Osmo Buller revenos "rajde sur la sunradio matenruĝa" (kiel versis eminenta poeto pri la amato), la gekomitatanoj havis la ŝancon ekmediti, ke nenio kaj neniu eternas. Eventuale la sunradio ne estus matene ruĝa, sed eble vespere verda, pli kongrue al nia stelo, al la krepusko kaj al la deziresprimo de togolandano, aŭ de novkaledoniano, aŭ de meksigermano...

Sed kio poste? UEA alkutimiĝis al la lapennismo sen Lapenna, ĉu ĝi spertos ankaŭ la bullerismon sen Buller? Ĉiukaze, senciran bondeziron al ĉiu.

[HeKo 474 1-A, 17 mar 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0563 s s