Esperanta Civito

Nemere ĉe literatura kafejo en Budapeŝto

C-ano István Nemere estis la ŝatata gasto de la tria literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo, en Budapeŝto antaŭhieraŭ. Fakte la unua en la sidejo de Landa Fremdlingva Biblioteko, kie situas dokumentaro en 168 lingvoj, inkluzive de la nia, danke precipe al Fajszi-kolektaĵo.

La plej fekunda verkisto en Hungario analizis la demandon "kiel verki libron" donante tri principojn, pri kiuj vi legos sube. Nur se tiuj principoj kunestas, li ekverkas libron. Sed ne nur tiuj principoj gravas por verkisto. En lia kazo, verkisto de krimromanoj, sciencfikcio kaj novelaroj en tri lingvoj (hungara, esperanta, pola), leviĝas kromaj demandoj.

Unu demando venas, se li verkas por hungarlingvanoj (respektive pollingvanoj). Alia, se li verkas por esperantlingva publiko. Kaj plia, se iu volus traduki lian verkon el esperanto al alia lingvo.

La iama prezidanto de la Esperanta PEN, kaj plej ofte premiita per "La Verko de la Jaro", menciis konkretajn ekzemplojn al tre interesata publiko.

La literaturan kafejon gvidis c-ano d-ro György Nanovfszky, kunordiganto de FAR; kunorganizis sen. Anna Bartek, vickunordiganto.

Legu la tutan artikolon (kun la principoj kaj la respondoj) en Heroldo de Esperanto

[HeKo 525 1-B, 26 jan 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0568 s s