Esperanta Civito

La standardo blanke-verda...

Sen. Dieter Rooke, nome de la Ruĝa grupo, interpelacie rimarkigis: "Dum la inaŭguro de naturamika Esperanto-Domo en Malago aŭskulteblis himno al la andaluzoj. Ĝin kantis nia senatanino Anjo Amika. Mi ne aprobas la naciisman enhavon de la kanto. Tial mi proponas forstreki ĝin el la kantaro en HeKo".

Al la opozicia senatano respondas la vickonsulo pri informado, responsa pri la oficiala organo de la Esperanta Civito:

La kanto "La standardo blanke-verda" ne estas la fidela traduko, sed nur la traduka adapto de la himno de Andaluzio. Tial ĝi ne estas indikita kiel himno andaluza.

La samo okazis kun "Se kanto": ĝi ja estas la himno de Okcitanio, sed nur en traduka adapto. Se oni devus forigi unu himnon, tiam oni devus forigi ankaŭ la alian, pri kiu tamen la Ruĝa grupestro ne protestis, per tio pruvante ke li ne donas objektivan, sed subjektive arbitran interpreton. 

Enhave, la versoj de "La standardo blanke-verda" estas homaranaj. La refreno estas nur danko pro la gastigo. Ankaŭ la esperanta flago estas blanke-verda, kaj la andaluzaj civitanoj en la dua strofo povus esti simple la Esperantaj civitanoj en Andaluzio. Denove temas nur pri subjektive arbitra interpreto.

Konklude: ni ne vidas kaŭzon por forigi tiun tekston el la kantaro. La opozicia senatano povas liveri al la Konsulo proponon de rekomendo por forigi ĝin, diskutotan de la Senato.

(sen. Julio Herrero, vickonsulo pri informado kun delego pri HeKo)

[HeKo 525 2-C, 27 jan 13]

Sen. Rooke deklaras sin malkontenta pro la respondo al sia interpelacio pri "La standardo blanke-verda" kaj anoncas proponon de rekomendo ĉe la Senato.
2013 01 30



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0177 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0606 s s