Esperanta Civito

La lasta prelego de Endre Dudich

Lasta prelego de d-ro Endre Dudich, okaze de la hieraŭa literatura kafejo, organizita de Fajszi Amika Rondo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto. Prezidis la kunordiganto de FAR, c-ano d-ro György Nanovfszky.

D-ro Dudich, konata pro sia kompetento en filozofihistorio, pritraktis interalie la literaturajn verkojn de islamaj religiemuloj. Lian prezenton ĉeestis altkvalita publiko, interalie d-ino Ilona Koutny, d-ro Iván Bujdósó, s-ino Éva Farkas Tatár, kantistinoj Anjo Amika kaj Perlo Miela. Ankaŭ la nombro kreskas de fojo al fojo, stabiliĝante inter dek kvin kaj dudek.

En aprilo ĉe la literatura kafejo gastos c-ano Imre Szabó, konata poezia tradukisto, kiu prezentos la poezion de Attila József. En majo sen. prof. Walter Zelazny premiere prezentos la esperanto-varianton de sia verko pri Lazaro Ludoviko Zamenhof. La antaŭvidita premiero de la kamiŝibajo "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj" de Giorgio Silfer estos prokrastita, ĉar sen. Silfer vizitas Budapeŝton multe pli ofte ol lia kolego el Pollando.

Por la realigo de la literaturaj kafejoj aktivas la vickunordigantino, sen. Anna Bartek, kaj la personaro de la biblioteko, kutime f-ino Anikó Nemes, responsa pri la esperanto-fako kaj la Fajszi Kolektaĵo.

[HeKo 529 3-B, 29 mar 13]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0684 s s 
  Total: 0.0823 s s