Esperanta Civito

La Esperanta PEN por la Pac-Komitato


La Slovena PEN-Centro alvokas al sia Internacia Konferenco, en Bledo, 28 marto - 1 aprilo 2007. La temo de la unua ronda tablo estos: "Minacataj lingvoj – malaperantaj kulturoj"; la dua ronda tablo traktos pri "Legado kiel socia evento"; dum la Pac-Komitato de PEN Internacia diskutos pri "La post-totalisma rezistado". La debatoj okazos en la angla, franca kaj slovena, kun samtempa interpretado.

La Esperanta PEN-Centro estas oficiale invitita de la slovenaj gekolegoj. Principe la delegitoj estos nia prezidanto Vinko Oŝlak kaj nia vicprezidanto Giorgio Silfer. Ĉi-lasta preparas kontribuon por la ronda tablo de la Pac-Komitato, kies membro li estas.

La rolo de la "verkistoj por Paco" meritos ankaŭ diskuton. Se la PEN-komitato por la verkistoj en prizono delonge trovis sian dimension kiel organizo paralela al Amnestio Internacia kaj fakighinta pri verkistoj, la Pac-komitato bezonas trovi aktualan profilon. Certe la tradicia strebado al la interrilatigo de intelektuloj el popoloj en konflikto (kiel la palestina kaj la israela) restas prioritata; sed laŭ la esperanto-centro, PEN devus engaĝi sin pli multe sur la vojo de la neoficiala diplomatio.

Kiel kutime, dum la konferenco okazos akcepto fare de la prezidento de Slovenio.

[HeKo 316 7-B, 29 nov 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0575 s s