Esperanta Civito

ENa plena membro de NFI ekde 2014?

Delegacio de Esperanta Naturamikaro, konsistanta el gesenatanoj Anna Bartek kaj Giorgio Silfer, estis akceptita hieraŭ en la centralo de Naturfreunde Internationale en Vieno, fare de ĝia referanto s-ino Judith Michaeler, kiun baldaŭ anstataŭos, pro patriniĝo, ŝia kolegino Alexandra Wischall.

La delegacio informis pri la progresoj de ENa kaj metis demandojn pri diversaj teknikaj aŭ juraj detaloj: ĉu ekzistas rekomendita modelo por la naturamika membrokarto? ĉu eblas havi duan naturamikan esperanto-domon en lando kie jam ekzistas NFI-filio sed mankas naturamikaj domoj? kiu estas la proceduro kaj kioma la kosto por plena, ne nur partnera aliĝo? ĉu NFI povas financi informan faldfolion en esperanto? ktp.

S-ino Michaeler donis adekvatajn respondojn kaj poste montris la diversajn lokalojn de la vasta sidejo de NFI.

La Komitato de ENa ekzamenos la proponon peti plenan aliĝon okaze de la venonta NFI-jarkonferenco en Pollando, kiun devus partopreni du esperanto-delegitoj. Tiucele, s-ro Alessandro Villa estos trejnata en Ĉaŭdefono dum la tria semajno de junio 2013.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 532 6-B, 22 maj 13] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0560 s s