Esperanta Civito

Normigi la uzon de la esperanta flago

"La laborgrupo aktivanta rilate la leĝoproponon pri simboloj enfokusigis sian atenton al la esperanta flago" raportis sen. Giorgio Silfer al la Senato kunveninta hieraŭ en Budapeŝto. Fakte la Konstitucio difinis la flagon de la esperanta popolo, se ne la detalojn pri ĝia uzo.

Unua demando koncernas la dimensiojn: ŝajnas ke la klasika proporcio de du je tri estas ĝenerale akceptita. Tamen ĝi ne estas respektata de ĉiu eŭropa flago: esceptas la svisa, la sola en la mondo perfekte kvadrata. Tial ke la svisa kodo surogatas se mankas Civita normo, necesas precizigi tion, ankaŭ kontraste kun aliaj proporcioj, kiel 11 je 19 en amerikaj flagoj.

Dua demando estas la situo: kie se ĉe tablo? dekstre aŭ maldekstre de la prezidanto? kaj se apud aliaj flagoj? kaj tiel plu. La normoj tiurilate inspiriĝas plej ofte al la usona kutimo, kiu ne ĉiam kongruas kun la kutimo en Esperantio. Ekzemple, sur ĉerko (vidu la funebran ceremonion de akademiano Régulo Pérez) la verda stelo ofte situas sur la pieda parto, anstataŭ la kapa, dekstre.

Tria demando koncernas la desegnon de aliaj standardoj, ekzemple la oriflamoj.

La Senato sin esprimis favore al la detaligo de la flagouzo, sed samtempe, per voĉoj kiuj leviĝis el la majoritato (Emanuelsson, Zelazny) pli ol la opozicioj, ĝi invitis al prudento en la disciplinado de la tuta afero.

[HeKo 533 1-C, 25 maj 13  

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0191 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0681 s s 
  Total: 0.0872 s s