Esperanta Civito

Fajszi Amika Rondo estas nun fondumo

Kreite fine de septembro 2012 kiel neformala grupiĝo de homoj celantaj levi la prestiĝon de Budapeŝto kiel unu el la kulturaj ĉefurboj de Esperantio, Fajszi Amika Rondo transformiĝis hodiaŭ al fondumo, akirante juran personecon.

La celo restas la sama, kaj la kunfondantoj estas preskaŭ ĉiuj ĝisnunaj membroj de FAR: dek personoj, el kiuj la plejmulto havas la esperantan civitanecon. Temas pri unu kortumano (d-ro György Nanovfszky), kvar geparlamentanoj (Anna Bartek, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Walter Zelazny) kaj c-ano Imre Szabó. La ceteraj kunfondantoj estas ges-roj Jozefo Dudas, Éva Juhász, Imre Keményfi kaj Péter Tihanyi. Efektive, nur du kunfondantoj rezidas en Budapeŝto.

La fonduma Konsilio konsistos el György Nanovfszky, prezidanto, Anna Bartek kaj Giorgio Silfer, membroj. Ĉe la banka(j) konto(j) la subskriborajto apartenos al la prezidanto kaj al persono de li delegita. La jura adreso estos en avenuo Üllöi 101, kie situas ankaŭ la orienteŭropa legacio de la Esperanta Civito.

Por plenumi la celon de FAR eblos interalie (por hungaroj) donaci al FAR unu procenton de la impostebla fiska deklaro, laŭ enlanda leĝo.

La statusa ŝanĝo ne influas al la membreco en la Pakto por la Esperanta Civito, al kiu FAR aliĝis en oktobro 2012.

[HeKo 533 3-B, 29 maj 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0532 s s