Esperanta Civito

GEA forlasas la Esperanto-Domon en Berlino


La estraro de Germana Esperanto-Asocio decidis je plimulto ĉesigi la lukontrakton de teretaĝa apartamento en la Esperanto-Domo de Liĥtenbergo, orienta kvartalo de Berlino. La nova sidejo, en alia kvartalo, estas jam trovita, kaj GEA migros tien jam en januaro 2015.

La decido ne plaĉas al s-ro Felix Zesch, prezidanto de Esperanto-Ligo Berlina kaj estrarano de GEA, voĉdoninta kontraŭ ĝi. Interalie ĝi kaŭzus la ĉeson de la kunluado de ELB, kaj praktike la finon de BERo (Berlina Oficejo) laŭ la maniero anoncita de GEA en 2009 per gazetara komuniko.

Dum Sebastian Kirf, GEA-prezidanto, kaj Andreas Emmerich, GEA-prezidinto, defendas la decidon, emfazante ke la ĝisnuna solvo estis "maloptimuma" por GEA, aliflanke Johan Pachter, proprietulo de la Esperanto-Domo, ne kaŝas sian amarecon: "Mi volis de la komenco de mia esperantisteco, ke GEA havu propran nemoveblaĵon, eĉ domon, esti hejme kaj ne daŭre en iuj luitaj ejoj, kun tiom ofte ŝanĝiĝantaj adresoj kaj ĉiam elspezinte monon por lupagoj."

Sekretario de GEA, sed ne estrarano, do dungito, estas s-ro Martin Schäffer, tamen loĝanta kun sia familio en Meksiko. Samtempe li estas la dua ĉefa estrarano de UEA kaj kontrolas fondumon Mondo, kiu financas la iniciaton de s-ro Pachter.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 568 6-A, 27 nov 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0559 s s