Esperanta Civito

Dekkvara de Januaro: la tago de la migranto


La 14an de Januaro estas la Monda Tago de la Migranto. Esperantio estas unu el la socioj kie migrado ludas aparte gravan rolon: multaj spertas migron dum sia vivo, interalie apogante sin al la esperanto-komunumo en la alvenlando. La fenomeno ne estas sufiĉe pristudata.

Ebla jura referenco estas la Internacia Konvencio por la protektado de la rajtoj de ĉiuj gastlaboristoj kaj iliaj familianoj, valida ekde 1 julio 2003, kiu celas protekti la gastlaborist(in)ojn kaj la respektivajn familianojn. Ĝi estas unu el la tekstoj kiuj devus ekzisti en esperanto, same kiel multaj internaciaj dokumentoj. Kurioze, neniu el la esperantistoj profesie dungitaj de tradukaj servoj en Bruselo, Luksemburgo aŭ Strasburgo, okupiĝas pri tia tasko. Eble la Esperanta Civito (kontraŭ kiu kalumniadi estas la amata sporto de du-tri el tiuj tradukistoj) iom post iom plenumos la utilan taskon kiun ili ĝis nun ne faris, kvankam ili mem estas praktike ĉiuj gastlaboristoj. Gastlaboristoj kaj azilpetantoj estas fakte relative multaj esperantistoj en la mondo.

En la kazo de personoj en salajrata gvida posteno en esperanto-movadoj, ili kovras cent procentojn: ekz. ekde Victor Sadler ĝis nun, neniam UEA en Roterdamo havis direktoron el nederlanda deveno; simile, la ĉefa kaj sola oficisto de SAT en Parizo devenas el Jugoslavio, kaj en Hago la direktoro de Internacia Esperanto-Instituto devenas el Argentino.

Historie, la instruado estas unu el la kanaloj por niaj gastlaboristoj: sufiĉas pensi pri la jaroj 1930aj en Svedio, kun Ferenc Szilágyi, Tiberio Morariu ktp.

Dum la jaroj de la reala socialismo, poloj, ĉeĥoslovakoj kaj hungaroj relative ofte sukcesis, danke al esperanto aŭ pli precize Esperantio, instaliĝi kiel gastlaboristoj en okcidentaj landoj. Tute aparta kazo estas tiu de la esperantistoj migrintaj al Israelo.

Certe la fenomeno de migrado en Esperantio ekzistis jam komence de la pasinta jarcento: famaj kazoj estas tiuj de la kataluna Frederic Pujulà i Vallés kaj de la hungara Lengyel en Parizo. Multaj pioniroj estis elmigrintoj: la “voĉo”, nome Rosa Junck, estis bohemino laboranta en Italio.

La intermilita periodo, kun la persekutoj kontraŭ maldekstruloj, kreis tutan ondon de migrantoj, precipe en la SAT-rondoj de la jaroj 1930aj. Kaj kompreneble la internaciaj geedziĝoj kreas enmigrintojn (precipe enmigrintinojn).

La esperanta popolo estas diasporo konsistanta parte el migrantoj. La migrofluoj celas ĝenerale okcidenton kaj nordon, interne al Eŭropo. La problemaro de tiuj migrantoj havas foje tute apartajn sociologiajn trajtojn.

Se la Blanka Listo metas sian akcenton al la kondiĉo de la familio, kiel ĝenerale faras la kristanaj eklezioj, kian percepton pri la fenomeno proponas la Verdanoj? Se la modelo por la kristane inspiritaj Esperantianoj estas la ikono de la sankta familio, rifuĝinta al Egiptio, do ekvivinta en ekzilo, ĉu eblas modelo(j) por laika analizo de la fenomeno? Endus KCE-seminario pri la tuto.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 321 1-C, 14 jan 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0722 s s 
  Total: 0.0867 s s