Esperanta Civito

Gravaj decidoj de la FAR-Konsilio

La Fonduma Konsilio de Fajszi Amika Rondo kunvenis en pleno hieraŭ ĉe sia jura sidejo de Budapeŝto, sub la prezido de c-ano György Nanovfszky.

La Konsilio aŭdis raportojn pri la nuna aktiveco, kaj transiris al diversaj nomumoj kaj komisioj. Rilate la literaturajn kafejojn kaj OIK-bibliotekon ĝenerale, ekde nun la ekskluziva proparolisto de FAR estas ĝia prezidanto, c-ano Nanovfszky; "kafejestrino" (kun responso pri la regala parto) iĝis c-ino Klára Szabó. El la ĝis nun pli ol cent vizitantoj de la literatura kafejo la Konsilio povos peri petojn pri esperanta civitaneco: jam la unuaj alvenis. La Facebook-paĝo de FAR estos daŭre prizorgata de sen. Anna Bartek.

La Konsilio aprobis definitive la proponon organizi en Budapeŝto la unuan ARTE: Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, dum la semajno tuj post UK 2016. Estis oficialigita la organiza komitato, kie interalie c-ano Nanovfszky responsos pri rilatoj kun aŭtoritatuloj kaj HEA, sen. Anna Bartek pri loĝiga servo kaj aliĝoj, sen. Giorgio Silfer pri la kultura programo, c-ino Klára Szabó pri ekskursoj kaj distra programo.

La Konsilio decidis peti la aŭspicion de la Esperanta Civito (kun helpo organiza kaj financa) por ARTE 2016. La peto fariĝos rezolucipropono por la Forumo, subskribota de KCE, kiu organizos la duan ARTE en 2017.

[HeKo 575 4-B, 24 maj 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0556 s s