Esperanta Civito

Finfine virino kiel UEA-direktoro

La alternativo levita de la prognozo en HeKo estis solvita favore al f-ino Veronika Poor, kiu estos dungita kiel ĝenerala direktoro en Roterdamo post la pensiiĝo de s-ro Osmo Buller. La decidon anoncis ĉi-matene prezidanto Mark Fettes al la Komitato de UEA.

F-ino Poor aldoniĝas al la pluraj eksterlandaj hungarinoj aktivaj en Esperantio (Koutny, Korody, Kovats, Molnar, Smidéliusz...), samtempe eble ŝi inaŭguras novan epokon: ĝis nun TEJO-gvidantoj/intoj ne iĝis UEA-dungitoj, eventuale ili karieris en la asocia estraro.

Se konsideri ke, el la tri selektitaj kandidatoj, unu estas nur 24-jara, la elektontoj troviĝis antaŭ simpla decido: krei "pontan" direktoron, kiu restus maksimume sep jarojn ĝis la pensiiĝo, en la persono de eksoficisto Nikola Rasiĉ, kaj tiel resti en la ĝisnuna ondo, kun la tempo serĉi pli longdaŭran homon, aŭ tuj turni la paĝon per 32-jara virino, neniam dungita de UEA, kun simpatio el la vicoj de la junulara sekcio. Certe ŝi povos okupi la postenon pli ol sep jarojn; sed ankaŭ malpli, ĉar en ŝia aĝo eblas ankoraŭ trovi alian laborpostenon relative facile.

Verŝajne tio preludas ankaŭ al decido definitive favora al la jura sendependiĝo de TEJO. Sed almenaŭ unu afero estas certa: sic transit bullerismus.

(HeKo 577 7-A, 31 jul 15)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0591 s s