Esperanta Civito

"Historio de la esperanta literaturo" en IJK


Preskaŭ ĉiuj seĝoj estis okupitaj dum la hieraŭa prezento pri "Historio de la esperanta literaturo", aŭtorita de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, okaze de la Internacia Junulara Kongreso en Wiesbaden. Nur prof. Silfer povis ĉeesti, kaj lia prezento estis malpli riĉa stereofonie ol la farita de prof. Minnaja en Lillo, tamen ĝi vekis interesajn demandojn el la publiko.

Post priskribo de la ĉefaj ecoj kaj celoj de la libro, la kunaŭtoro skizis la evoluon de la esperanta literaturo, laŭ la kriterioj karakterizaj por ĉi tiu verko. Pri la jaroj post 1993, al kiuj la volumo dediĉas la lastajn kvin ĉapitrojn, sub la respondeco nur de kolego Minnaja, Giorgio Silfer klarigis ke, unuflanke, la eldonejo mendis nur ĝis tiu dato, laŭ la origina plano: li indikis la tri gravajn eventojn, ĉiujn en rilato kun Hispanio, ĝuste tiujarajn. Sed aliflanke, kaj pli grave, li ne sentis (nek sentas) sin preta doni definitivan takson pri periodo ankoraŭ fluida, certe ne finita.

Je la insisto de unu el la geaŭskultantoj, prof. Silfer rimarkigis ke nuntempe la esperantan literaturon karakterizas du polusoj: unu, ĉirkaŭ la revuo "Literatura Foiro" (organo de la Esperanta PEN), vidas rilaton inter la verkado kaj nia diaspora popolo; alia negas la ekziston de tiu popolo, kaj parolas pri "nur kvar ranoj en marĉo". Evidente la unua pli fortigas memestimon ol la dua, sed ne estas dirita jam la lasta vorto: eblas eĉ ke manifestiĝos plia interpreto -- ekzemple, Giulio Cappa komence de la 1980aj ellaboris hipotezon multe pli interesan (kaj inteligentan) ol la "kvarranismo", kaj estas strange ke ĝi ne ricevis atenton (aŭ ĝin ensorbis la raŭmisma linio).

Al privata rimarko pri la sukceso de la libro (kies ekzempleroj dum UK kaj IJK estis ĉiuj venditaj), la preleginto respondis citante lastatempan oficialan komunikon de UEA: "[Prezidanto] Fettes agnoskis apreze lian [de Osmo Buller] oficistecon tra tridek jaroj, prezentante al li florbukedon kaj la ĵus aperintan libron pri la Historio de la Esperanta Literaturo."

[HeKo 578 3-B, 5 aŭg 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0599 s s