Esperanta Civito

TEJO anoncas grandan financan profiton el 2015


La unua jaro sub la prezido de Michael Boris Mandirola (sed ankaŭ lasta sub la prezido de Lukasz Zebrowski) estis finance tre pozitiva por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kies kasisto Cédric Marchal ĵus publikigis la koncernajn spezkalkulon kaj bilancon.

La financa raporto, same kiel aliaj raportoj, malfruis kompare kun la Kongreso, kaj des pli malfruas la Centra Oficejo en Roterdamo, de kiu oni ankoraŭ atendas detalojn pri la kontostato de revuo "Kontakto". Krom ĉi tiu detalo, la kasisto de TEJO anoncis netan profiton de preskaŭ 39.000 eŭroj.

La profiton kaŭzis la enspezoj pro diversaj EU-subvencioj, kiuj sume atingis pli ol 88.000 eŭrojn. Al ili aldoniĝis la UEA-membrokotizoj: entute pliaj 4.600 eŭroj proksimume. El tio oni deduktas ke nur kvin procentoj de la financaj rimedoj de TEJO venas el UEA. Laŭ la bilanco, UEA mem ŝuldus al TEJO pli ol 56.000 eŭrojn (verŝajne temas pri mono retenata en UEA-kontoj). En bankokontoj TEJO memstare gardas trezoron de pli ol 137.000 eŭroj.

Estas krome atendataj du trionoj de la profito el la IJK en Germanio, kies pozitiva saldo atingis 20.000 eŭrojn.

Praktike, en kazo de secesio el UEA pro negativa rezulto de la referendumo pri statutreformoj, TEJO povus plu ekzisti trankvile (kaj eĉ sen risko perdi subvenciojn). Sed kompreneble tiom da mono tiklas ankaŭ la frandemon de Roterdamo, specife de tiuj antiraŭmistoj kiuj volus reteni TEJOn en mallonga pantalono.

(HeKo 612 7-A, 3 sep 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0575 s s