Esperanta Civito

Nepalo malfermas la pordon de Azio


Situas en Nepalo la unua azia establo kiu petis la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito. Jogambara Instituto de Esperanto, registrita en Katmanduo, estis unuanime akceptita de la Forumo en Bruselo la 19an de marto 2007. Ĝia prezidanto Gambhir Man Shrestha jam havis la civitanecon, petitan tra la redakcio de "Heroldo de Esperanto", kies abonanto li estas delonge.

La Forumo estis informita antaŭ la akcepto de JEI, ke c-ano Gambhir Man Shrestha kandidatis por la Ruĝa Listo okaze de la lastaj elektoj por la Senato. Ses el la membroj de JEI petis la civitanecon, tuj post la eniro en la Pakton. Ili ĉiuj estas intelektuloj, kun alta klernivelo.

[HeKo 326 7-C, 25 mar 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0580 s s