Esperanta Civito

Reatribuo de delegoj en la nova Kapitulo

La Kapitulo de la Esperanta Civito havis skajpan kunvenon hieraŭ vespere, sub la prezido de sen. Conde Rey, eliranta Konsulo. Alestis senatanoj Kirova, Martinelli, Nguefack kaj Silfer, membroj de la Kapitulo ekde 2012. Ili ĉiuj konfirmis sian pretecon akcepti delegon de la Konsulo por la nova mandato.

Konsekvence la delegoj estas tiel atribuitaj: Chamberline Nguefack estos la Konsulo, responsa pri la prezido kaj kun delego pri socialaj aferoj (en kies kadro la komisio pri la mutuala rabata sistemo estas transdonita al la vickonsulo pri financoj); Giorgio Silfer estos la Vickonsulo, kun delego pri eksteraj rilatoj; Marie-France Conde Rey estos vickonsulo pri financoj; Miroslava Kirova estos vickonsulo pri internaj aferoj; Perla Martinelli estos vickonsulo pri informado.

La Kapitulo enhavos almenaŭ du pliajn vickonsulojn: interalie estas atribuotaj la gravaj delegoj pri klerigado kaj pri kulturaj aferoj. La nova atribuo de la delegoj validos ekde Novjartago 2017, tial ke ne temas pri novaj membroj de la Kapitulo. Esceptas la prezido, kiu restas ĉe la eliranta Konsulo ĝis la unua parlamenta sesio, en Loklo (Svislando), 11-12 aprilo 2017.

La Kapitulo traktis ankaŭ la situacion en Afriko, precipe en Togolando kaj Burundio, kaj pri estontaj kongresoj en Afriko. Conde Rey, Nguefack kaj Silfer kunvenos skajpe la venontan mardon, 3an de januaro 2017, por profundigi la afrikan ĉapitron.

La Kapitulo estis informita pri projekto Nurenbergo, preparita de la eliranta vickonsulo pri klerigado, kaj donis sian aprezon al la iniciato, en kiu estas envolvita ankaŭ c-ano Carlos Spinola.

[HeKo 628 5-C, 28 dec 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0361 s s 
  Total: 0.0513 s s