Esperanta Civito

Esperanto-bildliteraturo venontjare en la Angulema festivalo


La esperantlingva bildliteraturo ĉeestos venontjare per ekspozicio la Internacian Festivalon de la Bildstrio, la plej gravan en Eŭropo. La decidon alprenis la prezidanto de la paktinta establo Ĉarento Esperanto, okaze de vizito de la korespondantoj de "Literatura Foiro", kiuj ricevis oficialan akreditivon por la festivalo.

La organiza komitato konsistas pormomente el Marie-France Conde Rey, Tihomir Lovriĉ, Oriane Picard kaj Giorgio Silfer. Inter la invititaj al kunlaboro estas Daniele Binaghi, iniciatinto de projekto RoMEo, kiu kune kun c-ano Lovriĉ gvidos atelieron pri la naŭa arto dum JARTE, Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto (Ĉaŭdefono, 16-21 julio 2017).

La ekspozicio konsistos el paneloj, sed proponos ankaŭ renkontojn kun aŭtoroj, desegnistoj, tradukistoj. Estos ankaŭ skajpaj intervjuoj kaj prezentoj al la franclingva publiko. Fakte la projekto celas kaj informi pri la bildliteraturo disponebla en nia lingvo kaj arigi niajn aktivulojn en la fako.

La paneloj estos lueblaj por replikoj aliloke: interesiĝon jam esprimis Fajszi Amika Rondo por ekspozicio en Budapeŝto kaj Kultura Centro Esperantista por simila aranĝo en Svislando.

Fakte la iniciato estis antaŭpreparita de la pasintjaraj kovriloj kaj eseoj en "Literatura Foiro", al kiuj kontribuis interalie Daniele Binaghi, Hervé Gonin, Riichi Karibe, Perla Martinelli.

(HeKo 632 5-B, 29 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0666 s s 
  Total: 0.0805 s s