Esperanta Civito

Svisitala radio elsendis pri Zamenhof


La Svisitala Radio elsendis hieraŭ dufoje preskaŭ duonhoran referaĵon de Matteo Tacconi, pri la plej fama filo de Bjalistoko kaj lia granda donaco al la homaro: esperanto. La elsendo proponis intervjuojn al responsulino de Centro Zamenhof en Bjalistoko, al la subdirektoro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj al la denaska esperantisto c-ano Carlo Minnaja, emerita profesoro de la Padova Universitato.

La ĵurnalisto aperte parolis pri la judeco de Zamenhof kaj enfokusigis lian kontribuon al la paco, foje troigante ("esperanto restas la oficiala lingvo de la monda pacifista movado"). Aliflanke bemolis la manko de mencio pri la svisoj kiuj, estante esperantistoj, plej eminentis tiurilate: nek la fondinto de UEA, filo de la plej fama svisa pentristo tiuepoka (Hector Hodler), nek la svisa amiko de Gandhi, vera apostolo de paco, eĉ instruinta dum multaj jaroj en Tiĉino (Edmond Privat), nek la iniciatinto de Civila Servo Internacia (Pierre Ceresole). Ankaŭ estis ignorata la rolo de Ĉaŭdefono, kun la Esperanto-Domo kaj kun CDELI.

La elsendo estis bone kunmetita kaj agrable surprizis kiel kontribuo al la centa datreveno de la forpaso de Zamenhof.

Jen ligilo, eble ne plu aktuala: http://www.rsi.ch/rete-due/programmi/cultura/laser/L%E2%80%99utopia-linguistica-di-Zamenhof-8786170.html

(HeKo 635 7-A, 2 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0472 s s 
  Total: 0.0626 s s