Esperanta Civito

"Socia historio de la esperanta popolo" pli ol duone pretas


La verkata "Socia historio de la esperanta popolo" konsistos el dudek ok originalaj eseoj kaj abunda referencaro. El la eseoj dudek unu estas praktike prespretaj: laŭ la nuna ritmo LF-koop ricevos ĉi-jare la presotan libron, kiu atingos proksimume 250 paĝojn. Tion prognozas la aŭtoro, prof. Giorgio Silfer.

Pri kio temas la esearo? "Estas larĝa paletro, kun titoloj relative ofte konataj, sed kun enhavo ĉiam revizitita" respondas c-ano Silfer. "La eseoj sekvas lozan kronologian fadenon, ekde 1890 ĝis la nuna tempo."

Tial la unua parolas pri "La du epistoloj de Odeso: fonto de diverĝaj historiografioj", kaj la dua pri la socia konsisto de la plej frua Esperantio: "Hebreoj, tolstojanoj, volapukistoj, kaj aldone framasonoj". La esploroj pluas pri la rilatoj inter la lingvo kaj ĝia socia portanto: "popolo de l' Libro aŭ libro de l' Popolo" (rimarkinda la minuskla komenclitero), "La jura bazo de la Fundamento", "De Lingva Komitato sub Boirac ĝis Akademio sub Waringhien".

Ĉu tamen la eseo(j) pri la lingvaj institucioj ne koincidas kun la teksto verkata de lia kolego Carlo Minnaja? "En historiografio gravas la faktoj kaj la interpreto pri la faktoj: certe la faktoj koincidas, sed la interpretoj ne tute. Diverĝa eble estas la enhavo de la eseo pri la postvarengjena Akademio, precipe" malkaŝas la aŭtoro.

Baldaŭ eblos, tra la periodaĵoj "Literatura Foiro" kaj "Heroldo de Esperanto", antaŭmendi la libron kun speciala rabato.

(HeKo 638 8-B, 24 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0564 s s