Esperanta Civito

Skotoj kaj irlandanoj savas anglan premierinon


La konservativa partio perdis la absolutan majoritaton en la brita parlamento, okaze de la ĉi-semajnaj elektoj. Tamen ĝi restis la plej forta partio: per 318 seĝoj plus dek de la nordirlanda unia partio ĝi povos formi la registaron.

La nordirlandanoj ne estas la sola stilzo kiu ebligas al s-ino Theresa May plu vadi en la rapidfluejo de la secesio el Eŭropo. Multe pli granda helpo venis el Skotlando, kie la skotaj naciistoj perdis pli ol trionon de siaj postenoj en la parlamento, favore al ĉiuj gravaj partioj (konservativa, laburista, liberala), sed precipe al la konservativa. Efektive, danke al skotaj voĉoj la angla premierino savis sin, mildigante malvenkon kiu riskis havi (kaj en Anglio ja havis) katastrofan dimension por ŝia partio.

Politika katastrofo trafas ankaŭ la skotajn naciistojn, kiuj perdas 19 seĝojn el 54 (entute, Skotlando elektas 56). La aspiroj al sendependiĝo de Skotlando estas grave frustritaj, kaj la eventuala sukceso de dua referendumo ŝajnas pli malprobabla.

La verdikto de la baloto humiligas la pretendojn de s-ino May rilate al Eŭropa Unio, sed ĉi-lasta ne povas esperi en renverso de la tendenco. Ĝuste la skota rezulto forbalaas la lastan esperon de la eŭropistoj en Britio.

La 8an de junio malvenkis kaj May, kaj Skotlando, kaj Eŭropa Unio.

(HeKo 647 8-E, 10 jun 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0492 s s 
  Total: 0.0634 s s