Esperanta Civito

Selten en la EU-Parlamento


Dekduo da Nobel-laŭreatoj honore gastis ĉe la solena sesio de la EU-Parlamento okaze de la Eŭropa Tago, 9 majo 2007. Inter ili ankaŭ esperantisto: Reinhard Selten.

Ĉiu laŭreato prenis la parolon, laŭ invito de la parlamenta prezidanto, Hans-Gert Pöttering. Intervenis ses pac-Nobeloj, du medicinaj, du fizikaj kaj unu ekonomika, nome Selten.

Laŭ la EU-agentejo, Prof. Reinhard Selten kungajnis la Nobel-premion pri ekonomiko en 1994 pro siaj kontribuoj pri la ludoteorio. En sia hodiaŭa parolado li prilumis la sukceson de ekonomia kaj mona unuiĝo kaj emfazis la gravecon preventi la “sendependecon de la Eŭropa Centra Banko”. Li aldonis ke la ĉefa obstaklo al la eŭropa identeco estas “la lingva problemo”, argumentante ke la respondo ne estas la “regado de unu nacia lingvo”, sed ke ĉiu lernu esperanton.

[HeKo 330 1-A, 11 maj 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0586 s s