Esperanta Civito

Respublikano aplikas decidon de demokratoj


Perturbas la eŭropajn diplomatiojn la ĵusa decido de prezidento Donald Trump transloki la usonan ambasadon de Tel-Avivo al Jerusalemo. Protestas aliaj subjektoj en la mez-orienta regiono, unuavice la Palestina Aŭtoritato.

La ideo najbarigi la usonan reprezentejon al la sidejo de la israelaj registaro kaj parlamento tamen naskiĝis multe pli frue. Ĝi rezultas el leĝo aprobita dum la unua mandato de prezidento Bill Clinton, en 1995, kiam la demokratoj havis la majoritaton. Clinton kaj liaj posteuloj neniam aplikis tiun leĝon, por ne ĉagreni palestinanojn, kaj de jaro al jaro per simpla dekreto longigis la "provizoran" restadon en Tel-Avivo.

El jura vidpunkto tiu leĝo estis tempe erara. Ĝi estis aprobita tro frue, kvankam neniu rimarkigis tion. Jerusalemo fariĝis komplete israela en 1967, sekve de la Sestaga Milito. La okupado kaj administrado ankaŭ de la eksjordania parto atingis tridek jarojn en 1997. Laŭ uzukapa rajto nur tiam la civito estus agnoskebla kiel tute israela.

Ankaŭ la prokrasto en la apliko de tiu leĝo estis tempe maloportuna, el politika vidpunkto. Clinton povintus ordoni la translokon en tiu sama 1997, tuj post sia reelektiĝo, jam riskante plu neniom balote. Sed li maltrafis la ŝancon, kaj kun li ankaŭ Usono.

Estas vere ke la plej fama apliko de uzukapo fine kondukis al la unua mondmilito (Bosnio-Hercegovino, aneksita al Aŭstrio en 1908)... Sed estas ankaŭ vere ke, se antaŭ precize sepdek jaroj la arabaj landoj estus akceptintaj la UN-rezolucion pri la kreo de du ŝtatoj en Palestino, Jerusalemo estus internacia urbo sub la egido de UN. Kaj ĉi-lasta havus multe pli da prestiĝo: la prestiĝo kiun ĝuste la palestina problemo ruinige pioĉis.

Ĉu nun la decido de s-ro Trump estas oportuna? Certe la momento estas malpli taŭga ol antaŭ dudek jaroj. Ne tiom pro la ĉagreno de palestinanoj, kiom pro la nervozeco de Ankaro, kadre de kreskanta sukceso de la rusa diplomatio en la regiono, laste per la stabiligo de la siria reĝimo. Sed al io tiu decido povas utili: la eŭropaj ĉefurboj povos mezuri sur la haŭto de la usona diplomatio la rezultojn de eventualaj translokoj al Jerusalemo. Kaj agi konsekvence, probable demonstrante ke Usono izoliĝas, aŭ ke ĉiu agas per si mem. Kun aparta demandosigno pri la konduto de la dua anglosaksa potenco, cis la Atlantiko.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 666 9-E, 6 dec 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0184 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0622 s s