Esperanta Civito

Oficiala ceremonio pri Zamenhof ĉe Unesko en Parizo


Hodiaŭ matene okazis oficiala ceremonio en la sidejo de Unesko en Parizo, honore de la Zamenhof-jaro. La ceremonion iniciatis la pola delegacio, gvidata de ambasadorino Krystyna Zurek.

Antaŭ multnombra publiko nur parte esperantlingva, en ĉeesto de tri gefamilianoj de Zamenhof (lia nepo Louis Christophe, ties filino Maryse Wanda kaj nepo Pierre), alparolis sep prelegantoj: Sébastien Moret (Svislando), Jean-Claude Lescure (Francio), Guilherme Fians (Brazilo), Chuck Smith (Usono), Trezoro Huang Yinbao (Popola Ĉinio), Giorgio Novello (Italio). Funkciis samtempa interpretado, inkluzive de nia lingvo.

En la fokuso de la tago estis ankaŭ la esperanto-varianto de la revuo "Kuriero de Unesko", redaktata de s-ro Trezoro Huang Yinbao.

Dum la enkondukaj vortoj s-ino Renée Triolle, ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio en Francio, laŭtlegis saluton de la direktorino de la Monda Kultura Heredaĵo de Unesko, kiu mem lernis esperanton denaske.

[HeKo 667 5-A, 11 dec 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0293 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0703 s s