Esperanta Civito

Pli kaj pli konfuza situacio en la UEA-kupolo


Preskaŭ neniu volas ke s-ro Brunetto (Bruĉjo) Casini estu ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio: jen la sola klara indiko el la ĵusa baloto de la UEA-Komitato. Pri la cetero, regas nokto kaj nebulo.

La ĝenerala malŝato al Bruĉjo Kasini (kiu intertempe karieris kiel redakcia sekretario ĉe Lexus, kontribuante al stazo en la malfruado de la brazila Heroldo) koincidas kun la malsufiĉa ŝato al la aliaj du kandidatoj. S-roj Alex Kadar kaj Orlando Raola rikoltis po 21 voĉoj: neniu el ili estas elektita kaj pro la egaleco kaj, precipe, pro la manko de kvorumo -- necesus 27 voĉoj por iĝi ĝenerala sekretario. Se konsideri ke el 62 gekomitatanoj balotis 53, kaj inter ili kvin por Casini kaj ses sindetene, ŝajnas alta la risko ne atingi definitivan rezulton eĉ per dua voĉdonado.

Efektive profundiĝis la divido ene de la UEA-kupolo, kie la estraro ne plu havas la plejmulton. Intertempe oni aŭdas nenion pri la laboro de la nova direktoro, s-ro Martin Schäffer; same nenion pri laboroj de komisiono por solvo de financaj problemoj, aŭ de tiurilata laboro de la estraro, post kiam prezidanto Mark Fettes proponis akcepti tre deficitan buĝeton sub la kondiĉo ke antaŭ la fino de marto 2018 ekzistu klara kaj detala plano de financa reekvilibrigo. Oni eĉ ne scias en kiu lando (eĉ kontinento) nun sidas la nova direktoro.

En tia konfuza situacio, la estraro survojas al la perdo de la konfido, kaj en la Asocio "multaj perdis la fidon, multajn ni perdis pro tio" (vortoj de Katalin Kováts en "La Ondo de Esperanto").

[HeKo 670 9-A, 26 jan 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0178 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0628 s s