Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, januaro 2018


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.

UEA 2000,53 -- egale al decembro, ĉar ne venas pozitivaj novaĵoj post la enpostenigo de la nova direktoro kaj la situacio de la estraro ŝvebas. Verŝajne nur fine de marto eblos preciza diagnozo, koincide kun pliaj elektoj por la estraro kaj kun la limdato kiun prezidanto Fettes donis al si mem, por prezenti efikan planon pri la redukto de la deficito.

TEJO 278,83 -- je plus 2,50% ĉar la organizo rapide solvis per anstataŭigoj la krizon post la subita demisio de la prezidanto (al kiu aldoniĝis tiu de dua estrarano). Aliflanke la financa stato plu vekas perplekson, kaj la rilatoj kun UEA ne progresas signife.

SAT 149,48 -- je minus 1,00% simbole, ĉar la ŝildo SAT ESPERANTO malaperis el la fasado de la domo en Parizo, kie la asocio proprietas nemoveblaĵon en postkorto. Tiu malapero simbole kongruus kun la dekadenco de tiu ne asidue uzata nemoveblaĵo.

FPEF 292,17 -- je plus 3,00% pro: a) la ekluado de domo kun parcelo en Nyanza-Lac; b) la akiro de kampada buso per donaco de mecenato (destinita al ENa en Malago); c) difinata interkonsento por reprezentigho che UN.

KCE 966,81 -- je plus 0,20%, ĉar la bildo de KCE kreskas danke al la proprieto de HdE, kaj la ceteraj servoj regule funkcias, kvankam la stabo konsistas nur el bonvolaj nesalajratoj (efektivaj volontuloj); tamen la disponeblo de kontanto daŭre lamas kompare kun la kapitalo en nemoveblaĵo.

LF-koop 215,81 -- je plus 1,51% pro la ampleksiĝo de la akurate aperanta organo "Literatura Foiro", ĉiam kun alta kvalito.

PEN 186,84 -- je plus 0,54%, ĉar la financa situacio stabilas profite kaj intensiĝas la rilatoj kun aliaj PEN-centroj: interalie finpretiĝis la franca varianto de la kajero pri la kultura historio de la esperantistaro.

La monato januaro 2018 vidas stazon ekster la Esperanta Civito, en atendo de evoluo de la situacio.

[HeKo 671 8-C, 6 feb 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0668 s s 
  Total: 0.0831 s s