Esperanta Civito

Letero de la Pac-Komitato de PEN al eŭropanoj


La Pac-Komitato de PEN Internacia aprobis hodiaŭ en Bledo la tekston de nefermita letero al la EU-civitanoj, kiu invitas ilin al partopreno en la baloto la 26an de majo. Al la invito aldoniĝas la sekvaj frazoj:

"Dum Eŭropa Unio, nature, ne estas Eŭropo mem kaj, kiel ĉiuj homaj institucioj, ĝi ne perfektas sed bezonas reformadon, la necesaj ŝanĝoj estas realigeblaj nur de tiuj politikistoj kiuj respektas niajn humanismajn valorojn kaj kredas en la vizio de komuna Eŭropo. La hodiaŭaj defioj, kiel ekonomiaj maljustaĵoj, klimata ŝanĝo kaj militoj, ĉiuj kondukantaj al amasa migrado, ne estas solveblaj fare de populismaj, simplecaj aliroj laŭ kredigo fare de hipernaciistoj."

"Ni vokas al la formado de komuna eŭropa eduka programo kiu inkluzivus la instruadon pri la historio de ĉiuj landoj en Eŭropo. Per tiu vojo ni povus atingi Renesancon el kunvivado, la finon d aŭtokratio kaj novan ondon de solidareco inter ni ĉiuj".

La delegito de la Esperanta PEN, c-ano Giorgio Silfer, sukcesis aprobigi tri amendojn, kiuj igis la leteron pli oportuna en la kunteksto de la brita secesio, de la situacio en orienta Eŭropo kaj de la rajtoj de minoritataj popoloj.

[HeKo 706 1-B, 5 apr 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0582 s s