Esperanta Civito

Roterdamexit - UEA kvazaŭas la britan parlamenton


Ankaŭ por Universala Esperanto-Asocio sonis la horo de la drasta decido: eliri el la nigra truo de sia konstanta deficito, reduktante la kostojn de la burokrata aparato.

Simile al la Brita Parlamento, ankaŭ en la Komitato de UEA ekzistas alo premanta kontraŭ tia Roterdamexit, tiel ke oni ekpetas prokraston pri la decido maldungi burokratojn. Kvankam tiun alon ideologie inspiras komitatano Osmo Buller, kurioze la decidan paŝon procedure entreprenis la vidvino de Hans Bakker, kiu en 1995 mem proponis (vane) maldungi duonon de la UEA-salajratoj. La unua demarŝo de Bakker-Buller (al kiu tuj aliĝis Tantin-Ackermann, Schrøder, Moerbeek kaj Pietrzak) postulas la prokraston de la maldunga operacio almenaŭ ĝis aŭgusto, do post la kongreso en Lahtio.

Aliflanke prezidanto Fettes (kun la apogo de prezidinto Corsetti) rezistas kontraŭ tiu peto, kvankam li devos voĉdonigi pri ĝi, se ĝi atingos sufiĉan kvanton da subskriboj. Se li ne gajnus, la tempoj evidente longiĝus. Eĉ eblas ke la Roterdamexit trafos la sorton de No Deal: nome en 2020 iu el la drasta alo petus porti la librotenadon al nederlanda tribunalo, por aŭtomate startigi la proceduron de societa bankroto, kies unua paŝo estas la administrado sub prokura kontrolo.

Same kiel por la brita secesio, Roterdamexit kolizias kontraŭ elektoj: ne por la EU-Parlamento, sed por la nova estraro kaj la prezidanto, kiu en Lahtio ne plu estos la statute ne reelektebla Mark Fettes. Kaj kiuj estos la novaj gvidantoj? Teorie eblas eĉ iuj, kiuj tuj maldungus la nunan ĝeneralan direktoron mem, anstataŭigante lin per alia (estus jam la tria dum kvar jaroj).

Ĉu vere la esperantistaro sentas sin reprezentata de tia Asocio? Multaj certe ne. Kaj ĉu vere TEJO volas resti plene en tia sinkanta ŝipo? Laŭ ĝia ĵus aperinta anonco: "La bonfarto de nia tutmonda organizaĵo ankaŭ rekte influas la bonfarton de TEJO". Se tiel, ju pli distinge, des pli oportune,

[HeKo 706 4-A, 8 apr 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0381 s s 
  Total: 0.0513 s s