Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio - marto 2019


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.

UEA 1.307,62 -- je minus 13,50%. La prezidanto kaj la ĝenerala direktoro anoncis la ekon de la proceduro por maldungi almenaŭ du oficistojn kaj ŝanĝi la ceterajn laborkontraktojn. Kutime tio estas la unua demarŝo por eviti bankroton. Sed la maldungoj ne reduktos tuj la deficiton, kiu por la spezkalkulo 2018 atingas proksimume 160.000 eŭrojn, laŭ maldiskretaĵo. Ankaŭ la fendo en la asocio pro du tute diverĝaj prezidontiĝoj povas konduki al pli rapida malintegriĝo.

TEJO 248,04 -- je minus 2,68%. Zorgojn nutras la administra kupliteco de la junulara jaĥto al la sinkanta maljunulara ŝipo. Stranga estas la kunteksto de la luataj apartamentoj: UEA aĉetis unu samstrate, luigatan nur al TEJO (do la mono venas nur elinterne), sed samtempe tiu apartamento ne sufiĉas al TEJO, kiu devas lui duan de neesperantisto en alia kvartalo. Subvencioj venas el Eŭropa Unio, sed ili kaŭzas ankaŭ pli da kostoj, kaj riskas elefantigi la TEJO-burokration.

SAT 149,48 -- je nulo%, ĉar unuflanke la venonta kongreso en Katalunio montras signojn de revigliĝo, sed aliflanke la ĉefa teritoria branĉo (SAT-Amikaro) prezentis deficiton de 15.000 eŭroj en 2017 (ĉ. 15% pli ol la plusoj) kaj deficiton de pli ol 24.000 en 2018 (ĉ. 50% pli ol la plusoj).
 
FPEF 304,69 -- je plus 0,62%. La rezervoj stagnas, sed la ŝuldo pro la domo en Andaluzio malkreskis sub trionon de la tuto, kaj unu el la kvar kreditantoj estas likvidita.

KCE 999,98 --  je plus 0,41%. La asekura valoro de la domo tanĝas milionon da svisaj frankoj, kio preskaŭ egalas al duoblo de la proprieto de UEA en Roterdamo. Tamen ĉi-lasta apenaŭ helpas por bremsi la deficiton, dum KCE riskus bankroti sen la enspezoj pro sia domo. La Civita financa formulo (ekstera rendimento de nemoveblaĵoj plus svelta administra aparato) estas evidente pli sukcesa ol tiu en Roterdamo (nur interna uzo de la nemoveblaĵoj apud granda administra pezo)

LF-koop 227,21 -- je plus 1,55%. Pozitiva jaro 2018, kaj pro la produkta ekspansio kaj pro la rendimento de la nemoveblaĵo nomata Elfonesto.

PEN 191,44 -- je plus 0,51% pro la kreskanta reputacio ene de PEN Internacia, ankaŭ danke al la produktado kaj distribuado de valora informlibreto.

Pli rapidiĝas la regreso de la tradiciaj subjektoj, el kiu tamen ne profitas la alternativaj. La sinkon de UEA kaŭzis ne la Esperanta Civito, sed UEA*TEJO mem. Kaj la progreson de la Civita konsorcio kaŭzas la aktiveco de la konsorcio mem. La du merkatoj ne estas inter si kuplitaj. La demando en TEJO jam estas: ĉu plu distanciĝi de la bankrotanta patrino aŭ ĉu transpreni la tutan povon en UEA, riskante morti kun ĝi? La respondon donos la baloto pri la UEA-prezidonto.


[HeKo 707 2-C, 17 apr 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0522 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0923 s s