Esperanta Civito

Roterdamo perdas fidelan voĉtubon

En 2020 ne plu ekzistos la periodaĵo "La Ondo de Esperanto". Ĝi jam mortis antaŭ ne longe kiel papera revuo pro poŝtaj kostoj kaj malkomfortaj veturadoj, ĝi definitive forpasas eĉ kiel retgazeto pro "la malboniĝo de la vidkapablo de la redaktoro", s-ro Aleksander Korĵenkov. Tio signifus ke la eldonejo (Sezonoj) tute ne serĉis aŭ trovis anstataŭanton, kaj eĉ ne klopodis produktadi pli maloftan aŭ magran periodaĵon. Unufraze: ges-roj Korĵenkov-Gorecka ne havis efektivan redakcion ĉirkaŭ si.

Ne temas pri la unua (aŭ dua) ĉeso de LOdE, sed pri la tria. Ĝi malaperis en 1917, inter la marta kaj la oktobra revolucioj, estinte la sola kultura revuo en esperanto ne mortigita de la unua mondmilito. Ĝi resurektis en 1991, (preskaŭ) koincide kun la fino de Sovetunio. Kun kiu historia evento koincidas la nuna forpaso?

Eble kun la situacio de la Universala Asocio, al kiu LOdE kondutis tre fidele dum la lastaj du jardekoj: ja Korĵenkov mem estis ĝia B-komitatano, kaj la roterdama libroservo grociste aĉetis la (efektive valorajn) eldonaĵojn de Sezonoj. Nek postuleblan fidelecon nek atendeblan lojalecon LOdE havis por aliaj subjektoj en Esperantio: eĉ male.

Sezonoj "plu okupiĝos pri la libroeldonado, reta informado, podkastado, verkado, tradukado, recenzado, esplorado, prelegado, bibliografiado k. a."; kvankam supozeble ankaŭ tiuj aktivecoj bezonas la uzon de okuloj, ne malpli ol la redaktado de gazeto. Bondeziron ĉiukaze.

[HeKo 719 1-A, 1 okt 19]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:

Mi tute malkonsentas kun la supra artikolo. "La Ondo de Esperanto" estis tre lojala ankaŭ al aliaj esperanto-organizaĵoj: "Literatura Foiro" estis ĉiam menciita inter la valoraj revuoj, membroj de ĝia redakcio estis intervjuitaj, estis akceptitaj iliaj rebatoj al neĝustaj juĝoj; LOdE estis tute ekvilibra en la raportoj pri plej diversaj esperanto-eventoj, ne nur pri la UEA-aranĝoj. La morto de LOdE estas morto de parto de nia kulturo.

La redakcio respondas, ke ĝi menciis neniun subjekton: nek LF(-koop) nek SAT ktp. Se iu opinias ke la frazo "Nek postuleblan fidelecon nek atendeblan lojalecon LOdE havis por aliaj subjektoj en Esperantio: eĉ male" estas ĝusta (kaj justa), tiu bonvolu atesti.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0567 s s