Esperanta Civito

Unuaj esperanto-literatoroj mortas pro la viruso


Ĵus mortis en Lombardio, infektite de la viruso origininta el Popola Ĉinio, verkistino Julia Sigmond (1929[1956]-2020). Hungarlingva rumana ŝtatano, pupteatra aktorino, ŝi aŭtoris plurajn librojn en esperanto eldonitajn ĉi-jarcente. Dum multaj jaroj ŝi peris la revuon "Literatura Foiro" en Rumanio.

En la sama hospitalo kie ŝi mortis, kuŝas nun ŝia vidvo, ankaŭ verkisto en nia lingvo: Filippo Franceschi, pseŭdonime Sen Rodin (88-jaraĝa). Ŝajnas ke li ne estas jam infektita de la viruso, ĉar en la geriatria sekcio.

La filino de la unua edzino de Filippo Franceschi, denaska esperantistino, loĝas en Padovo, de kie oni ne rajtas eliri, pro la trudizolo dekretita de la italaj aŭtoritatoj.

"Kie estas deponita la korpo mi ne deduktas, kadavrejoj kaj tombejoj estas plenaj, nokte longas vicoj de armeaj kamionoj portantaj ĉerkojn al cindrigo, sen akompano de parencoj, la plej kruela fino de amoplena vivo" informas c-ano Carlo Minnaja. Kooperativo de Literatura Foiro sincere kondolencas.

[HeKo 731 2-B, 25 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0204 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0624 s s