Esperanta Civito

Prezidanto Charters anoncas pli grandan UEA-deficiton


En longa mesaĝo al la membraro de la Universala (revuo Esperanto, majo 2020) prezidanto prof. Duncan Charters precipe instigas al espero, obstino kaj pacienco. Li silentas pri la financa resanigo de la Universala, inkluzive pri la situacio de la stabo, la sorto de la libroservo, biblioteko, arkivo, la destino de la roterdama sidejo.

La sola efektiva novaĵo estas ke UEA rezignis pri UK en Kebeko jam antaŭ la malpermeso de la kanadaj aŭtoritatoj. Bonŝance tiu ĝenerala malpermeso alvenis ĝustatempe por eviti grandan financan perdon ĉe la antaŭmendita kongresejo. Tamen restus perdita tuta jaro da enspezoj pro UK: almenaŭ cent mil eŭroj.

Se vere estus tiel, UEA restus kun eble tricent mil eŭroj da kapitalo (plus la nemoveblaĵoj): ĝi estus malpli riĉa ol kastelo Greziljono aŭ SAT kaj SAT-Amikaro kune. Des pli ke la "laborista movado" havas strukturan deficiton el maksimume dek procentoj de la rezervoj, dum UEA foruzus 20 ĝis 30 procentojn jare. Sennaciistoj (interalie sen salajratoj) povus rezisti ankoraŭ jardekojn, UEA apenaŭ tri jarojn.

Tute sanigitaj ŝajnas la financoj de la esperantista kulturdomo en Francio, laŭ la spezkalkulo 2019, prezentita de la Greziljona estraro. Sed en 2020 mankos gajnoj pro luigo, kaj ankaŭ pro parto de la staĝa sezono. Tial la raporto pri 2020 sonos malpli triumfe, kvankam ankaŭ sur ĝi ne pezas salajraj ŝarĝoj.

La Esperanto-Domo en Svislando ne havas deficiton, kaj la luigoj konstantos en 2020, tiel ke la perspektivo ŝajnas bona. Tamen KCE daŭre malhavas konsistajn rezervojn: se ĝi posedus centmilon aparte, ĝi estus la plej bonfarta en Esperantio. Kiu povus donaci aŭ legaci (dek)milojn da svisaj frankoj al KCE, por ĝia fonduso Charles Ecabert (rezerva kapitalo)?...

[HeKo 735 7-B, 22 maj 20]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0121 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0578 s s